Raporto Fotoj Informletero

La malfeliĉa okazintaĵo

Post la fino de IET en ukrainia dissendolisto flanke de gvidantino de odesa E-klubo Tatjana Auderskaja aperis riproĉoj al la organizantoj de IET, ke ili kvazaŭ prisilentas la tragikan okazintaĵon - pereon de Oleg Ĥaritonov.

Foto de Oleg Haritonov

Tuj post la aranĝo mi penis kolekti opiniojn de tiuj atestantoj, kiuj plej aktive partoprenis serĉadon de Oleg por priskribi la okazintaĵon. Tio okupis multan tempon. Iuj respondis tre kurte, iuj tute ne respondis. Sed estis ankaŭ leteroj kaj rakontoj tre detalaj, dank" al kiuj mi certiĝis, ke bone imagas la okazintaĵon.

Mi ne aperigis tiam rezultojn de la pridemando, ĉar konvinkiĝis, ke nek la gvidantoj, nek la partoprenantoj kulpis je pereo de Oleg. Sed kulpigi la mortinton je neadekvata konduto en danĝera loko ne volis. Tamen fine de la jaro Tatjana sendis al "Rego" rekomendojn al organizantoj de E-aranĝoj kiel eviti malfeliĉajn okazintaĵojn. Tio devigis min sendi artikolon al "Rego" kaj al la paĝaro de IET-1.

Oleg estis bonkora pli ol 30-jaraĝa homo, parolis Esperante, aktivis, sed estis ne laŭ la aĝo infanema. Mi bone konis lin, ĉar li partoprenis E-aranĝojn en Jalta kaj post "Velura sezono" - eĉ turistan marŝon laŭlonge de la orienta marbordo de Krimeo, gvidatan de Mikaelo Ĵdanov. Li estis tiam tute ne preparita por la marŝo.

La 3-an de julio en IET-1 okazis ekskurso laŭlonge de la marbordo, kiun partoprenis ĉ.30 homoj. Ĝin gvidis ĉefgvidanto de la aranĝo Katja Arbekova el Novosibirsk. Fakte ĝi estis simpla promeno je malgranda distanco, kiun mi kaj multaj aliaj jam faris individue aŭ malgrandgrupe. La grupo devis atingi turon, specialan signon de la plej okcidenta loko en Krimeo. La turo situis sufiĉe proksime de la bazejo kaj malproksime de Ĝangul, fama pro la grandaj abruptaj deklivoj ĉeborde.

Tendaretanoj
Tendaretanoj

Jen estas letero de Katja Arbekova:

"La 3-an de julio je 10.15 por tiuj, kiuj ne ekskursis al Ĉernomorskij kaj restis en la bazejo, okazis ekskurso al malnova lumturo. Ni atingis la lokon, mi rakontis pri ĝi kaj anoncis liberan revenon al la bazejo. Plimulto de la homoj restis naĝi en apuda golfeto, ankaŭ mi. Ni naĝis ĝis 12.20, poste mi anoncis revenon kaj foriris lasta de la bordo. Poste evidentiĝis, ke proprainiciate, nenion dirinte al mi, Svetlana Neĵalskaja (Ĥarkovo) kaj Oleg foriris de tiu loko ne al la bazejo, sed al Ĝangul.

Antaŭ la vespermanĝo, ĉ. la 18-a Svetlana aliris min kaj diris, ke Oleg ne revenis. Li ne estis ankaŭ dum la tagmanĝo, sed li manĝis memstare en la tendarejo, tial lian foreston krom Svetlana neniu rimarkis. Kunorganizanto de la aranĝo Anĵela Belenko (Jalta) tuj telefonis al la bazejestro kaj diris pri malapero de Oleg kaj ke esperantistoj jam serĉas lin. Ni decidis atendi ĝis vespermanĝo kaj se li ne aperos, telefoni al milicejo.

Antaŭ kaj post la vespermanĝo kelkaj tendaranoj komencis serĉi lin, vagante laŭ la vojeto ĉeborda, sed al la maro ne descendis kaj tra la stepo ne vagis. Vladimir Hurtovenko trovis sur la vojeto ŝildeton de Oleg. Estis supozo, ke li iris al Olenjovka por aĉeti produktojn kaj prokrastiĝas, sed je la 21-a ni jam ne dubis, ke okazis io malbona. Post la vespermanĝo mi kun Anĵela Belenko kaj Svetlana Birjukova venis al bazejestro denove kun peto komenci la serĉadon kun helpo de la kompetentaj organizaĵoj.

Savado
Savado

Matene, la 4-an, okazis interparoloj kun la milicejestro kaj MES (Ministerio de eksterordinaraj situacioj). El milicejo oni diris, ke laŭ leĝo ili komencas serĉi perditajn homojn nur post 3 tagoj. Sed ili venis post kiam eksciis, ke la tendaro estas internacia. La milicisto postulis pasporton de Oleg kaj pridemandis la atestantojn. Duontago pasis en vana atendo: la milicejo kaj MES silentis. Ni konstante telefonis al poŝtelefono de Oleg, sed responde aŭdis nur "ekster zono de atingeblo". Ĉ. la 19-a horo al mia poŝtelefono venis sciigo "aperis" kaj tuj post tiam oni telefonis el milicejo kaj diris, ke turistoj trovis Oleg-on. Ili donis telefonnumeron de la turistoj, kaj mi tuj kuris al la bazejestro. Li eksciis de la turistoj, kie ili troviĝas, informis tion al la "urĝa servo" kaj MES kaj ni kune veturis al la loko. Kun ni ekveturis ankaŭ aŭtoj de Igorj Dubrovskij (Jalta) kaj Vladimir Fedjaj (Kievo).

Surloke kelkaj niaj homoj descendis al la loko, kie kuŝis Oleg. La unua, kiu lin ekvidis, estis Miŝa Ĵdanov, poste venis Vladimir Hurtovenko (Kievo) kaj Vadim Tarasov (Vladimir).

Aliaj restis supre: Vladimir Fedjaj, Artjom Alimov. Poste alveturis "urĝa servo" kaj 3 homoj el MES. La doktoro kaj sanitaro sendolorigis Oleg-on. Vladimir Hurtovenko, Andrej kaj la triopo el MES restis kun Oleg la tutan nokton. Vladimir Fedjaj deĵoris supre, ĉar li uzis sian radiostacion por kontakti la homojn malsupre kaj poŝtelefonon por kontaktoj kun la bazejo. La aŭtoj revenis al la bazejo, kolektis lanternojn por la deĵorantoj ĉe Oleg kaj varman veston por li.

Frumatene alnaĝis skutero. Oni transportis Oleg-on al regiona malsanulejo kaj poste - al Simferopol. Veturigis lin Volodja Fedjaj. Ni urĝe informis pri la okazintaĵo fraton de Oleg, kolektis monon (2 mil hrivnoj kaj 2 mil rubloj) kaj donis ĝin al la frato. Sabate vespere la 5-an Oleg estis en simferopola malsanulejo. Oni informis al ni, ke li estas je observo de kuracistoj kaj ke la operacio okazos matene lunde. Sed lunde venis informo, ke Oleg mortis frumatene antaŭ la operacio.

Vespere ĉe lignofajro Vadim Tarasov anoncis minuton de silento. Ni sidis ĉirkaŭ la lignofajro, rememoris Oleg-on bonvorte, aŭskultis, kion oni kantis omaĝe al li. Helan memoron!"

Lasta, kiu vidis Oleg-on antaŭ la akcidento, estis Sveta Neĵalskaja el Ĥarkovo. Jen estas peco de ŝia detala letero:

"Dum aliaj naĝis mi decidis promeni iom direkte al Ĝangul kaj baldaŭ ekvidis, ke min postiras Oleg. Sola mi ne riskus iri malproksimen, sed kun Oleg decidis iri plu. Ni marŝis silente. De tempo al tempo Oleg timigis min, kiam penis rigardi malsupren ĉe rando de ŝtona masivo, serĉante padon. Mi proponis reveni, sed li rifuzis. Survoje ni renkontis knabojn, kiuj diris, ke plue estas nenio interesa, nur sur monto estas surskriboj, faritaj per ŝtonoj. Tiun lokon ni atingis rapide. Mi ekfotis lin kaj ĝuste tie ni ekvidis vojeton malsupren kaj komencis descendi. Survoje mi dufoje volis riproĉi lin, sed ĝeniĝis - ja li estis jam plenkreska. La unuan fojon mi estis ŝokita, kiam ekvidis lian retadreson, kies komenco estis "stultulo". Ja ne multaj homoj scias, kiomgrava estas vorto. Kaj se homo (eĉ ŝerce, tamen konstante) nomas sin stultulo, tio neniam rezultos sukceson. Kaj la duan - kiam li sen ajna timo marŝis tra danĝera vojeto. Estis videble, ke li tute ne havas sperton turisman, ĉar senzorge saltadis malsupren dum mi, turistino, timeme grimpis tra arbustroj ĉepade. Mi penis malrapidigi lin - diris, ke miaj ŝuoj estas netaŭgaj por rapide iri tra la danĝera pado, sed li respondis, ke liaj ŝuoj estas bonaj kaj marŝis plu...

Li ne timis eble pro tio, ke neniam trafis similajn lokojn. Kiel infano, kiu ne scias, kion necesas timi. Li "simple promenadis", kiel li poste klarigis sian vagadon al Andrej, kiu tutan nokton sidis ĉe li post la akcidento.

Tial mi ekĝojis, kiam ekvidis sufiĉe oportunan bordon kaj tendon kun ripozantoj. La tuta vojo okupis ĉ. 30-40 minutojn, je 12.30 ni estis jam malsupre. Ni haltis kaj mi deflankiĝis je 5 metroj por meti botelon kaj fotilon. Aperis juna paro direkte el Ĝangul, ili diris, ke tie ne estas io interesa. Oleg certe aŭdis tion. Sed post kiam mi min turnis al li, evidentiĝis, ke li malaperis. Mi atendis lin ĝis 13.45, poste maltrankviliĝis, traserĉis la bordon apude kaj supreniĝis. Mi ankoraŭ esperis, ke li revenos kaj tial atendis supre. Post horo mi ekiris reen kaj atingis la turon je 14.45. Reen mi iris malrapide, ĉar ĉirkaŭrigardis, esperante ekvidi lin. Al la bazejo mi venis je la 16-a, sed tie li ne estis. Mi komencis ataki ĉiujn, sed oni min trankviligis: "ne nervoziĝu, li sidas kun iu knabino". Kiam aliaj komprenis, ke mi vere havas kaŭzon maltrankvili, geedzoj Saŝa Taran kaj Artjom Alimov el Krasnodar enaŭtigis min kaj ni veturis serĉi. Poste aliĝis multaj aliaj. La unua senrezulta nokto de serĉado estis la plej terura... Poste klariĝis, ke post malapero (aŭ forkuro) Oleg paŝis ankoraŭ horon plu direkte al Ĝangul, atingis dronintan ŝipon, ĝin ĉirkaŭrigardis kaj revenis per malsupra vojeto."

Sekvas peco el letero de Vladimir Hurtovenko (Kievo):

"Dum la tagmanĝo oni rimarkis, ke mankas Oleg Ĥaritonov. La unua diris pri tio Sveta Neĵalaskaja, kiu foriris de la naĝantoj kun Oleg. Ili piediris ankoraŭ 2-3 kilometrojn plu, jam rimarkis la ŝipon de la malproksimo, sed ne iris al ĝi. Sveta malsupreniris al golfo por naĝi kaj Oleg restis supre Kiam ŝi revenis post la naĝado, li forestis. Ŝi vokis kaj serĉis lin dum kelka tempo, sed ne trovis. Pensante, ke li revenis memstare, ŝi iris al la tendaro (El la letero de Sveta sekvas, ke ne ŝi lasis Oleg"on, sed li foriris mem - mia rimarko).

Fine de la tago, kiam Oleg ne aperis, ni komencis maltrankviliĝi pri li, diris pri tio al la estraro. Vespere ni komencis la serĉadon. Oni veturis al la loko per 2 aŭtoj kaj mi per biciklo. Ni serĉis kaj kriis, sed vane. Apud la abismo mi trovis ŝildeton de Oleg. Komenciĝis nokto, en mallumo ni revenis al "Raketa".

Apud la loko de la akcidento
Apud la loko de la akcidento

Sekvan tagon oni decidis turni sin al la ŝtataj instancoj. Sed la milico rifuzis helpi nin, dirante, ke oni ekserĉas homon nur post 3 tagoj de la foresto. Nur posttagmeze "MES" (Ministerio de eksterordinaraj situacioj) konsentis helpi al ni kaj sendis aŭton kun 3 militservistoj.

La serĉado daŭris kaj ĉ. la 19-a aperis informo, ke Oleg estas trovita. Mi kaj kelkaj aliaj esperantistoj eksidis en la aŭton kaj veturis al Ĝangul. Evidentiĝis, ke Oleg falis en lokon, videblan nek de la bordo, nek de la maro. Poste li rakontis al mi, ke decidis iri tra la krutaĵoj memstare kaj veturi malsupren sur postaĵo. Okazis, ke li falis en abismon kaj rompis la malsupran parton de la spino kaj organojn en pelvo. Li ne povis urini dum preskaŭ du diurnoj. Sub bruliga suno Oleg kuŝis preskaŭ du tagojn ĝis lin trovis moskvaj turistoj, kiuj serĉis lokon por starigi tendon.

Ni malsupreniĝis al Oleg ĉ. la 20-a, li estis konscia, povis paroli kun ni. Liaj brakoj, kruroj kaj vizaĝo estis sunbruligitaj. Baldaŭ alvenis 2 kuracistinoj, ni kuŝigis lin sur la portilon, la kuracistino injektis la kuracilojn kaj ordonis urĝe transporti lin en malsanulejon. Sed kiel? Supre - 50-metra abismo, kie apenaŭ eblas iri unuope, sed ne kun la portilo kun 90-kilograma viro. Sube - post 10 metroj - ondanta maro, kaj neniu ŝipo povas proksimiĝi pro la ŝtonoza fundo. Des pli, ke rapide mallumiĝis. Ni decidis resti kun Oleg - tri militservistoj kaj tri esperantistoj.

Post la kuraciloj Oleg sentis sin pli bone, li jam frostis kaj ni kovris lin per dormosako. Li povis nek manĝi, nek trinki. Li rakontis, ke longe promenis tie mem post la ekskurso kaj falis en abismon proksimume je la 17-a. Nokte mi parolis kun li, rakontis anekdotojn kaj kantis en Esperanto. Oleg kondutis kuraĝe, rakontis al ni diversajn historiojn.

Fariĝis malvarme, la maro ŝtormis. La kapitano de MES interkonsentis kun siaj konataj fiŝistoj, ke ili venu per motora skutero por transporti Olegon. Kaj post la mateniĝo je la 5-a ili venis al nia bordo. Ĉar ne eblis proksimiĝi pro la ŝtormo, mi alnaĝis la ŝipeton kun 30-metra ŝnuro. Oni ankriĝis kaj uzante du ŝnurojn proksimiĝis al la bordo je 5 metroj. Ni levis la portilon kaj portis ĝin al la ŝipo. Ni iris en la akvo ĝis brusto, sed la ondoj fojfoje leviĝis ĝis la portilo kaj dufoje kovris tutan korpon de Oleg. Ni atendis paŭzon inter du ondoj kaj sukcesis meti la portilon sur la ŝipeton.

Poste oni veturigis Olegon en lagunon, metis en aŭton kaj transportis en regionan urbeton Ĉernomorskij. Dum tuta tago apud Oleg estis esperantistino Lana Ovĉarenko el Ivano-Frankovsk. Oni pristudis Olegon kaj decidis, ke ne eblas operacii lin en loka malsanulejo. Dumtempe venis lia frato kaj oni veturigis Olegon en Simferopolon.

Lasta foto de Oleg
Lasta foto de Oleg

Estante sen informo, mi tre maltrankvilis pri sorto de Oleg. Vespere mi biciklis al la malsanulejo. Sed okazis, ke Oleg jam estas en Simferopolo, mi nur parolis kun la kuracisto, kiu pristudis lin. La kuracisto diris, ke Oleg havas frakasitan malsupran parton de la spino kaj la pelvo kaj bezonas urĝan operacion. Li esperis, ke Oleg vivos kaj povos piediri.

Sed en nia aĉa ŝtato povas okazi ĉio. Oleg trafis akcidenton ne en konvena loko kaj tempo. Okazis, ke oni ne faras operaciojn dimanĉe malgraŭ ke venigis lin sabate! Kaj post kelkhora atendado nokte inter la 6-a kaj la 7-a de julio Oleg mortis.

Mi ne komprenas la sintenon de estraro de la renkontiĝo. Malgraŭ ke esperantistoj tre maltrankvilis pro la evento ili ne montris sian intereson. Ili turnis sin al la ŝtataj potencoj nur post nia postulo. Ili eĉ ne anoncis la funebron post kiam mortis Oleg, oni daŭrigis kantojn kaj distrajn programerojn".

El letero de Svetlana Ovĉarenko (Ivano-Frankovsk):

"Mi estis en la malsanulejo de Ĉernomorskij, kiam tie oni faris la unuan helpon al Oleg. Mi estis tie kun Nina Nikolajevna. Akceptis lin doktoro de la nokta skipo. Oni faris radioskopiajn fotojn kaj vokis sanaviadilon el Simferopolo. Oleg estis en reanimigejo, kien mi ne povis eniri. Mi estis en koridoro kaj la medicinistoj - apud Oleg. Kiam la doktoro estis eliranta la koridoron, li kurte parolis pri sanstato de Oleg. Li diris, ke necesas operacii, ĉi-cele Oleg estos transportita aviadile tien. Oni preparis lin por tio kaj veturigis al Simferopolo."

Oleg en la kurso de Lineckij
Oleg en la kurso de Lineckij

El letero de Artjom Alimov (Krasnodar):

"La 3-an de julio Oleg ne revenis post la ekskurso. Samvespere mi kun la edzino Saŝa, Svetlana el Ĥarkovo kaj Andrej el Dimitrovgrad veturis per aŭto serĉi lin. Kun ni bicikle veturis V.Hurtovenko el Kievo. Ni atingis lokon, kie Sveta perdis lin. Revenante ni telefonis al la bazejo - diris, ke ne trovis lin, kaj petis sciigi la savservon.

Sekvatage posttagmeze lin trovis turistoj, kiuj estis en tendo proksime al la loko de akcidento. Al tiu loko ekveturis kelkaj aŭtoj. Mi veturis en aŭto de Vladimir Fedjaj el Kievo. Malsupren al la loko, kie kuŝis Oleg, mi ne descendis. Laŭ vortoj de tiuj, kiuj tie estis, Oleg estis viva, interparolis, sed estis forte vundita. Suprenigi lin ne eblis, ĉar la deklivoj estis tro krutaj. Post iom da tempo aperis doktorino el apuda vilaĝo Olenjovka, kiu helpis. Iom poste alveturis tri anoj de MES. Ankaŭ ili diris, ke suprenigi lin sen specialaj iloj estas tre danĝere. Ĉar rapide mallumiĝis, oni decidis atendi ĝis mateniĝo. Por la mateno kapitano de MES interkonsentis kun konataj fiŝistoj pri boato. Ni kun Vladimir veturis al "Raketa" por preni tie vestojn kaj lanternojn kaj revenis al la loko, kie atendis ĝis mateno.

Je la 5-a aperis la skutero kaj ni sukcesis liveri al ĝi Oleg-on. La skutero navigis al trankvila bordo, kie oni transportis lin en aŭton de urĝa helpo kaj veturigis al malsanulejo".

Mi volas fini per alia peco el leteroj de Sveta:

"Ĝis nun mi provas analizi la situacion kaj trovi por si mem trankviligan klarigon. Ja ĝis nun mi ne povas kompreni, pro kio li lasis min kaj foriris sen averto. Verŝajne deziro daŭrigi feliĉan momenton estis pli forta kaj, kiam li ekaŭdis de preterirantoj, ke ne estas senco marŝi plu, ektimis, ke mi agitos reveni kaj forkuris. Verŝajne, li perdis senton de realeco kaj obstine strebis atingi celon - allogan dronintan ŝipon. Pri tio ili parolis kun Andreo, kiu tutan nokton sidis apud li kaj penegis "teni" lin en konscio. Jen pri kiu homo necesas nepre skribi! Ja Andreo dum 3 diurnoj estis la plej aktiva savisto. Certe multon faris Birjukova dank" al sia forta karaktero.Veraj herooj estas Saŝa Taran kaj Artjom Alimov, Volodja Hurtovenko, kiuj kvazaŭ trukistoj veturadis tra nokta stepo. Sed nin ĉiujn entuziasmigis, trankviligis, subtenadis Andreo. Mi mem vidis, kiel li grimpis, kiam ni serĉis dum la unua tago. Jam mallumiĝis, sed li tiris nin kuri plu. Dum vespero de rememoro li diris: "estus pli bone, se ĉiuj opiniu min la plej neserioza, apaĉa, senĝena knabo en la tendaro, sed restu viva Oleg".

Oni sukcesas meti la portilojn sur la ferdekon
Oni sukcesas meti la portilojn sur la ferdekon

Krom foto de Oleg, kiun mi faris antaŭ ol li foriris, mi sendas fotojn de plejmulto el tiuj, kiuj loĝis en la sama tendareto kun Oleg. La tragedio forte kunigis nin, kaj ni certe neniam forgesos ĉiujn amikojn. Sur la foto vi povas vidi nian teamon kaj la geedzojn - Artem kaj Aleksandra. Estas ĉarma paro - trankvilaj, seriozaj gejunuloj".

Kion mi povas kurte aldoni?

Unu monaton post la aranĝo mi speciale veturis kun Ĵdanov al Tarĥankut por surloke ekvidi lokon de la akcidento kaj kompreni pli bone la situacion. Imagu altan deklivon kaj padon malsupren direkte al la loko. Tra la pado ni kun Miĉjo longe iris paralele al la marbordo. Poste la pado turniĝis al la maro. Sed Oleg ignoris la padon kaj elektis rektan vojon - malsupren sur la sidvangoj... Kiam mi malsupreniĝis tra la pado, mi komprenis la situacion. La deklivo, sur kiu li penis descendi, estas kruta kaj sufiĉe alta. Oleg diris al Miŝa, ke post foriro de Sveta li dum 4 horoj trarampis ĉion kaj serĉis pli malfacilan descendon al la maro. Miŝa fotis min en tiu loko kaj vi mem povas vidi ĝin.

Mi aldonas ankaŭ fotojn de la savado, kiujn sendis al mi Volodja Fedjaj.

Kaj jen kiuj pensoj venis al mi tie. Se la tendaranoj rekomencus la serĉadon la 4-an dematene aŭ almenaŭ tage, ili povus trovi Oleg pli frue kaj li povus resti viva, ĉar trafus simferopolan malsanulejon vendrede. Ja vespere la 3-an la serĉantoj kriis desupre, ne descendis al la maro. Neniu tion faris - konsideris, ke pli spertaj MES kaj milico tion faros pli bone, ĉar ni ĉiuj alkutimiĝis konfidi al kompetentaj instancoj...

Kial ni ne ŝanĝis programon de la aranĝo post la akcidento?

La akcidento okazis komence de la aranĝo. Tio tre malfaciligis laboron de la gvidantoj. Sed la programon ni decidis ne ŝanĝi je la funebra, ĉar la homoj venis de malproksimo ne nur por ripozi apud maro, sed ankaŭ por praktiki la lingvon kaj interkomunikiĝi en bona humoro. La 7-an de julio al la bazejo venis respublika televido por filmi nian aranĝon. La bazejestro petis nin kaŝi de la televidistoj la okazon por ne fari kontraŭreklamon al la ripozejo. Tial mi penis ŝarĝi ilin per intervjuoj kun la partoprenantoj, ke ili hazarde ne eksciu pri la okazintaĵo.

Pri la rekomendoj de Aǔderskaja.

Marbordo apud la bazejo estas sendanĝera, ankaŭ en la loko, kie okazis la ekskurso. Dum la ekskursoj al Ĝangul kaj Atleŝ, kie vere estas tre danĝeraj lokoj, ni avertis partoprenantojn esti sinzorgaj kaj kalkulis ilin antaŭ reveno. Tamen iuj turistemaj esperantistoj veturis aŭ piediris tien memstare senaverte. Do kun la rekomendoj de Auderskaja mi konsentas. Eĉ pli - ekde nun de partoprenantoj de estontaj festivaloj "Velura sezono" ni postulos subskribi, ke dum la aranĝo ili devas esti singardaj eĉ surstrate, senti respondecon ne nur antaŭ si, sed antaŭ ĉiuj aliaj partoprenantoj.

Tamen senti respondecon bezonas ankaŭ gvidantoj de E-kluboj, kiuj sendas la klubanojn al la aranĝoj. Tio koncernas unuavice Tatjana, ĉar ŝi agitis Oleg veturi al la tendaro lastmomente, eĉ ne sciante, ke ni akceptas nur homojn kun tendoj. Li telefonis al mi ĵus antaǔ mia forveturo al Tarĥankut kaj mi avertis lin pri neceso kunhavi tendon, kion li faris. Sed li verŝajne ne havis tempon bone prepariĝi - liaj truitaj ŝuoj estis tute ne taŭgaj ne nur por montaro, sed eĉ por simpla paŝado sur ŝtuparo. Vera, alia klubanino de Tatjana, venis senaverte sen tendo...

Mi ege bedauras, ke Oleg ne plu estas kun ni. Li vere estis tre bonkora homo. Multaj esperantistoj partoprenis la serĉadon, iuj montris sin vere sindonaj. La tragedio konfirmis la sloganon "Ni kunas" de IET-1.

Jefim Zajdman