Landoj kaj lingvoj de la mondo
Al la komencpagxo,
enkonduko kaj klarigoj,
fontoj.
Landoj:
Afriko,
Amerikoj,
Azio,
Euxropo,
Oceanio,
dependaj teritorioj,
landoj A-Z,
ISO,
notoj.
Lingvoj:
lingvoj laux grandeco,
lingvoj A-Z,
ISO,
notoj.
Enkonduko kaj klarigoj
Versio 1.1 - 11 Novembro 1996
La listo enhavas laux-kontinente la jenajn informojn pri cxiuj
sendependaj sxtatoj de la mondo:
LANDOKODO FLAGO |
landonomo en Esperanto; cxefurbonomo en Esperanto
= nacia landonomo, nacia cxefurbonomo |
| oficiala(j) lingvoj; neoficiala(j) lingvoj |
| pliaj landokodoj; internacia telefona prefikso;
eventuala NOTO |
Krome gxi enhavas cxiujn dependajn teritoriojn kiuj havas propran
landokodon.
Kiel "oficiala lingvo" aperas nur tutlande oficialaj lingvoj (jure aux
fakte). La lingvoj havas hiperligajn referencojn al la lingvolisto.
Cxiuj landokodoj estas laux ISO-3166 krom la interkrampaj, kiuj estas
auxtaj kaj posxtaj landokodoj.
Kiom eble aperas nur komunlingvaj nomoj, ne longaj oficialaj nomoj.
En la notoj trovigxas Esperantaj nomoj
de provincoj, regionoj k.s. de kelkaj
landoj, kies regionaj dividoj estas internacie gravaj.
- {nomo}
- alternativa landonomo ofte uzata kaj tute bona, sed ne konforma al la
rekomendoj de la Akademio de Esperanto
- [nomo]
- nomo transskribita aux transliterigita el ne-Latina skribo laux
oficiala aux ofte uzata Latinliteriga sistemo por la koncerna lingvo
(do ne laux la Esperanta alfabeto).
- pop.
- popolnomo (aperas nur cxe kelkaj landoj)
- ...
- kaj aliaj, kaj tiel plu
- -
- ne ekzistas
- (*)
- vidu noton
Esperantaj landonomoj estas cxi tie kun la sufikso UJ por klareco. Tio
ne signifas rekomendon de tiaj formoj. Tiuj, kiuj preferas la sufikson
I simple mem anstatauxigu cxiujn UJ per I. Ambaux tiuj sufiksoj estas
egalaj laux la rekomendoj de la Akademio.
Versio 3.1 - 11 Novembro 1996
La listo enhavas Esperantajn nomojn de cxirkaux 300 lingvoj. Enestas
cxiuj lingvoj, kiuj havas almenaux tri milionojn da parolantoj, kaj
multaj lingvoj kun malpli da parolantoj. En la listo aperas pluraj
lingvoj, kies nombro de hejmaj aux cxiutagaj parolantoj ne estas tre
alta, sed kiuj estas gravaj kiel interlingvoj aux kiel religiaj
lingvoj, aux kiuj ie havas oficialan statuson. Mi aldonis ankaux
kelkajn planlingvojn kaj unu fikcian lingvon.
Informoj pri nombroj de parolantoj varias en diversaj fontoj. Mia
cxefa fonto estas la libro "Countries, Peoples and Their Languages
(The Geolinguistic Handbook)" [Landoj, Popoloj kaj Iliaj Lingvoj (La
Geolingvistika Manlibro)] de Erik V. Gunnemark (Gotenburgo, Svedujo,
1991). Mi uzis tiujn nombrojn, kiujn Gunnemark donas por "hejmaj
parolantoj" aux "cxiutaga lingvo". Kalkulante alimaniere oni povas
ricevi tute aliajn nombrojn. La cxefa celo de la listo tamen ne estas
montri la nombrojn de parolantoj, sed listigi Esperantajn nomojn de la
lingvoj. Ankaux informoj pri skribosistemoj kaj pri landoj estas cxefe
el la libro de Gunnemark.
Kritikon kaj kompletigojn bonvolu sendi al Bertilo:
"bw@vms.e.kth.se".
Kio estas geolingvistiko?
Geolingvistiko (geografia lingvistiko) estas laux Gunnemark "la studo
de la geografia distribuo de lingvoj kaj de la politikaj, ekonomiaj
kaj kulturaj aspektoj de iliaj statusoj kaj distribuoj".
Kio estas lingvo?
Kiam oni listigas lingvojn, necesas decidi, kio estu kalkulata kiel
unu lingvo, kaj kio estas nur variajxo (dialekto) de lingvo. Mi
gxenerale sekvas la libron de Gunnemark, kiu uzas cxefe "politikajn"
difinojn. En pluraj okazoj Gunnemark klasas kiel unu lingvon tion,
kion iuj aliaj klasas kiel grupon de parencaj lingvoj.
Kiajn informojn enhavas la listo
La informoj aperas jene:
- Esperanta nomo
- Nombro de parolantoj (en milionoj)
| Nomo en la lingvo mem
{aux en la Angla, se mankas tia informo}
| Dulitera kodo laux ISO-639 (se ekzistanta)
| Skribosistemo(j) (ekz. "Latina" = "Latina skribo")
| Landoj, en kiuj la lingvo estas uzata
(pli-malpli en ordo de la nombro de parolantoj)
| eventuala komento aux noto
Tri specoj de lingvonomoj
- Popolaj
- Plej multaj lingvonomoj nomas lingvon laux ia popolo.
Ekz. la nomo "la Cxina lingvo" montras, ke tiu lingvo estas la
lingvo de la Cxinoj, de la Cxina popolo.
Tiaj nomoj konsistas el "la" + A-vorto + la vorto "lingvo",
kiu tamen tre ofte estas nur subkomprenata:
"la Cxina (lingvo)", "la Angla (lingvo)", "la Araba (lingvo)"...
- Landaj
- Aliaj lingvonomoj nomas lingvon laux ia lando aux regiono.
Ekz. la nomo "la Bengala lingvo" montras, ke tiu lingvo estas la
lingvo de Bengalo, regiono en Hindujo kaj Bangladesxo.
Tiaj nomoj havas steleton (*) en la listo.
Ankaux tiaj nomoj konsistas el "la" + A-vorto + la vorto "lingvo"
(tre ofte subkomprenata):
"la Bengala (lingvo)", "la Tibeta (lingvo)", "la Nederlanda (lingvo)"...
- Propraj
- Iuj lingvonomoj estas mem propra nomo kun O-finajxo,
kaj ne nomas la lingvon laux io alia.
Pro tio, ke ili estas propraj nomoj, oni ne uzas "la":
"Urduo", "Sanskrito", "Esperanto"....
Oni povas ankaux uzi A-finajxan esprimon kun "la":
"la Urdua (lingvo)", "la Sanskrita (lingvo)", "la Esperanta (lingvo)"...
Sed tio estas malpli kutima.
La aparteno de lingvonomo al iu el tiuj cxi kategorioj ofte dependas
de arbitra elekto. Oni ne sercxu en tio iajn profundajn sciencajn
principojn. En iuj okazoj la Esperanta uzado varias. Ekz. iu radiko
povas esti por iuj Esperantistoj nomo de popolo, por aliaj nomo de
lando. En pluraj okazoj lingvo havas pli ol unu nomon kun malsamaj
radikoj, kaj tiuj alternativaj nomoj povas aparteni al malsamaj
specoj.
Signoj
- *
- lingvonomo farita per A-finajxo el nomo de lando aux regiono
- >
- pli ol
- <
- preskaux
- X
- La nombro de hejmaj aux cxiutagaj parolantoj estas tre malgranda
aux tre malcerta.
- {...}
- Lingvonomo en la Angla provizore menciita kiel klarigo,
kiam mankas informo pri la nomo en la lingvo mem.
- [...]
- Vorto (plej ofte lingvonomo) kiu vere estu skribata per alia
skribo ol la Latina, sed kiu estas cxi tie transliterigita per
Latinaj literoj laux oficiala aux ofte uzata Latinliteriga
sistemo por la koncerna lingvo (do ne laux la Esperanta
alfabeto). En kelkaj okazoj temas pri lingvo, por kiu tute ne
ekzistas skribo.
Nacilingvaj literoj kun kromsignoj
En nacilingvaj vortoj specialaj literoj, kromsignoj k.s. estas
reprezentataj per "LaTeX"-similaj komandoj laux jena tabelo:
\o o kun trastreko
\' dekstrakorna supersigno
\` maldekstrakorna supersigno
\^ cirkumflekso
\" tremao
\~ tildo
\= superstreko
\( ronda hoketo
\< pinta hoketo
\, cedilo
\. subpunkto
\, dekstra vosteto
Cxiuj tiuj kromsignaj komandoj - escepte de la unua -
aldonas signon al la sekva litero.
Esperantaj literoj tamen aperas jene: cx, gx, hx, jx, sx, ux.
Tabeloj en hiperteksto
Notu ke la landoj-pagxoj uzas la novajn
<TABLE>-funkciojn de HTML
kaj tial bedauxrinde ne estas gxuste montrataj de cxiuj retlegiloj.
Mi petas pardonon de tiuj retanoj kies retlegiloj (ekz-e lynx, Mosaic)
ne bone montras tiujn pagxojn. - (mw)
Last modified: Tue Feb 4 23:13:32 MET 1997