Landoj kaj lingvoj de la mondo
Al la komencpagxo,
enkonduko kaj klarigoj,
fontoj.
Landoj:
Afriko,
Amerikoj,
Azio,
Euxropo,
Oceanio,
dependaj teritorioj,
landoj A-Z,
ISO,
notoj.
Lingvoj:
lingvoj laux grandeco,
lingvoj A-Z,
ISO,
notoj.
Lingvoj de la mondo
Notoj
- Afrikansa
- La Afrikansa lingvo estas bazita sur la Nederlanda lingvo de la 17-a
jarcento, sed gxi ne estas la Nederlanda, nek Nederlanda dialekto. En
1925 la Afrikansa anstatauxis la Nederlandan kiel oficialan lingvon en
Sud-Afriko (kune kun la Angla). Afrikansoj estas principe nur tiuj
blankuloj, kiuj parolas denaske la Afrikansan lingvon, t.e. la iamaj
Buroj. La Afrikansan tamen parolas ankaux multaj aliaj homoj en Sud-
Afriko. (Nun estas oficialaj lingvoj de Sud-Afriko ankaux la Zulua, la
Pedia, la Ksosa, la Sota, la Cvana, la Conga, la Svazia, la Matabela
kaj la Vendaa.)
- Aramea
- La Aramea estas ofte malgxuste nomata "la Asiria". La vera Asiria
lingvo malaperis post la detruo de Ninevo, la cxefurbo de la Asiria
imperio, en 612 a.K. La nuna Aramea lingvo tute ne devenas de la
klasika Asiria, kaj la Arameoj ne estas posteuloj de la Asirianoj. En
multaj enciklopedioj nur la okcidenta variajxo de la Aramea ("la
lingvo de Kristo") estas menciata kiel vivanta lingvo. Gxi estas tamen
parolata de nur kvar mil homoj. La orienta variajxo havas multe pli da
parolantoj. Unu formo de la Aramea estas uzata kiel liturgia kaj
skriba lingvo de iuj Kristanoj en Sirio. Tiun variajxon oni ofte nomas
"la Siria". Ofte oni tiel ecx nomas cxiun ajn formon de la Aramea. La
cxefa lingvo de Sirio estas tamen la Araba.
- Cxina
- Pro historiaj, politikaj, kulturaj kaj sociaj kialoj, la Cxina
lingvo ([Hanyu]) estas rigardata kiel unu lingvo. Tia estas la sinteno
de la granda plimulto de Cxinologoj en Azio kaj aliloke. Tia estas
ankaux la oficiala vidpunkto en kaj la Popola Respubliko kaj Tajvano.
La lingvonomo "Mandarena" striktadire celas la lingvon [Guanhua]
("oficista lingvo"), t.e. la Malnova Norma Cxina, kiun oni ne konfuzu
kun la Moderna Norma Cxina, kiu estas nomata [Putonghua] en la Popola
Respubliko, kaj [Guoyu] en Tajvano. La nomo "Mandarena" principe estas
eksdata de 1912, kiam la Imperia Cxinujo cxesis ekzisti, sed oni tamen
ankoraux ofte uzas gxin por la Moderna Norma Cxina.
- Filipina,
Tagaloga
- La Filipina lingvo estas principe iom modifita formo de la Tagaloga
lingvo, sed praktike oni uzas la du nomojn Filipina kaj Tagaloga
intersxangxe. La Filipina lingvo estas (kune kun la Angla) oficiala
lingvo en Filipinoj. La lingvo ricevis la nomon "Pilipino", nun
"Filipino", en 1959.
- Japana
- La Japana skribo estas kombino de tri sistemoj: la Cxina skribo (kun
kelkaj Japanaj proprajxoj) kaj du silabaj skriboj propre Japanaj
(Hiraganao kaj Katakanao). Aperas foje ankaux Latinliterajxoj en
Japanaj tekstoj.
- Karacxaja-Balkara
- Temas pri unu lingvo kun du variajxoj: la Karacxaja (pli ol 150000
parolantoj), la Balkara (pli ol 75000 parolantoj). Ili estas kune
rigardataj kiel unu lingvo.
- Kmera
- PIV havas formon kun Hx anstataux K, sed tio estas senbaza. La Kmera
lingvo ne enhavas hx-sonon. La skribo "kh" en la nomformo [Khmer]
reprezentas spiran k-sonon, ne hx-sonon.
- Nederlanda
- "Vlaams", la Flandra, ne estas Nederlanda dialekto, sed la cxiutaga
nomo en Belgujo por la Nederlanda lingvo. Ne ekzistas ia aparta
Flandra lingvo. La Flandra estas cxiam inkluzivita en la Nederlanda.
- Njankora-Kiga
- Temas pri unu lingvo kun du variajxoj: la Njankora (1,5 milionoj da
parolantoj), la Kiga (pli ol 1 miliono da parolantoj). Ili estas kune
rigardataj kiel unu lingvo.
- Okcitana
- La klasika Provenca lingvo estis la lingvo de la trobadoroj. La nomo
de gxia nuna posteulo estas "Occitan", la Okcitana, dum "Proven\,cal",
la Provenca, nun estas nomo por variajxo de la Okcitana, parolata
oriente de Rejno. La Okcitana kaj la Franca estas fratinaj lingvoj. Do
ne nomu la Okcitanan Franca dialekto.
- Persa,
Pasxtua
- Nek la Persa nek la Pasxtua estu nomata "la Afgana lingvo". Tia nomo
ne estas uzata en Afganistano, cxar kvankam la Pasxtua estis
proklamita kiel "nacia lingvo" en 1964, gxi ankoraux estas - gxenerale
- malpli grava ol la Persa. La Persa estas la gxenerala interlingvo
kaj la tradicia prestigxa lingvo.
- Platdicxa
- La Platdicxa estas memstara lingvo kun longa historio. Gxi iam estis
la oficiala lingvo en la Hansaj urboj, kaj estis komerca interlingvo
de Londono gxis Novgorodo, kaj de Brugxo kaj Kolonjo gxis Bergeno kaj
Stokholmo. Hodiaux gxi tamen malgravigxis, kaj estas ofte rigardata
kiel nura dialekto de la Germana.
- Ruanda,
Burunda
- La Ruanda kaj la Burunda estas praktike la sama lingvo, sed la unua
nomo estas uzata en Ruando, kaj la dua en Burundo.
- Rusena
- La Rusena estas ofte nomata "Rutena", sed la nomo "Rutena" estas
iama nomo de la Ukrajna lingvo, aux nomo de variajxo de la Ukrajna.
- Skota
- La Skota estas memstara lingvo, sed estas tamen ofte rigardata kiel
nura dialekto de la Angla. En proksimume 1300 - 1600 la Skota estis la
oficiala lingvo de la Skota regxlando. Hodiaux tamen nur malmultaj
Skotoj parolas puran Skotan lingvon. Ne konfuzu tiun cxi Gxermanan
lingvon kun la (Skot-)Gaela, kiu apartenas al la Kelta grupo de la
Hind-Euxropa familio.
- Tamila
- En PIV estas "Tamula", sed la pli internacia formo "Tamila" estas
pli kutima.
- Bislamo,
Tok-Pisino
- Ne uzu la nomon Bislamo por Tok-Pisino. Ili estas du malsamaj
lingvoj, kiuj tamen estas proksime parencaj.
La cxi-antauxa listo enhavas nur parolajn kaj skribajn lingvojn, sed
en la mondo ekzistas ankaux multaj signolingvoj ("gestolingvoj")
uzataj precipe de surduloj. Signolingvoj ne estas artefaritaj
planlingvoj, sed plej ofte ordinaraj lingvoj, kiuj estigxis tute same
kiel parolaj lingvoj, spontane kaj sen multe da konscia planado. La
signolingvoj ne estas internaciaj, sed ili estas inter si gxenerale
iom pli similaj ol parolaj lingvoj similas inter si. La diferencoj
povas tamen esti grandegaj.
Ne ekzistas multe da informoj pri la nombro de signolingvoj en la
mondo. Gxenerale ekzistas almenaux po unu signolingvo por cxiu lando,
sed foje estas pli ol unu. La signolingvoj ne estas variajxoj de la
lokaj parolaj lingvoj, sed propraj lingvoj. Tial ekz. ne ekzistas unu
sama signolingvo en cxiuj Anglalingvaj landoj, sed diversaj laux la
landoj.
Ne indas fari apartan liston de nomoj, cxar oni nomas ilin laux la
diversaj landoj ekz. "Usona signolingvo", "Brita signolingvo", "Franca
signolingvo", "Sveda signolingvo", "Portugala signolingvo", "Japana
signolingvo", "Nederlanda signolingvo", "Taja signolingvo" k.t.p. Foje
ekzistas en unu lando pluraj signolingvoj, kaj tiam oni nomas ilin
laux urbo, laux regiono aux simile.
Apenaux ekzistas multe da informoj pri la nombro de parolantoj de
signolingvoj. Nur por iuj ricxaj landoj tiaj informoj estas
riceveblaj. En multaj landoj signolingvoj ne estas rekonataj kiel
veraj lingvoj, sed subpremataj aux ecx malpermesitaj.
La propralingvaj nomoj de signolingvoj ordinare tute ne estas
skribeblaj.
Okazis unu provo krei internacian planitan signolingvon. La skriba
formo de gxia nomo estas "Gestuno", kio do estas jam Esperantigita
formo. Estas malklare, kiom Gestuno estas uzata.
Pigxino estas speco de spontane estigxinta simpla lingvo, kun limigita
gramatika strukturo kaj limigita vortprovizo. Pigxinoj povas aperi en
situacioj, kiam homoj sen komuna lingvo bezonas komuniki. Pigxinoj ofte
estas nestabilaj sen klare difinita formo. Pigxinoj povas tamen ankaux
stabiligxi kun pli klara gramatiko kaj vortprovizo. (Oni rimarku, ke
Esperanto neniel estas pigxino, nek gramatike, nek vortprovize, nek
historie. Oni tamen povas diri, ke ankaux Esperanto, same kiel cxiu ajn
lingvo, foje uzigxas pigxinece.)
La esprimo "kreola lingvo" origine signifis "lingvo de kreoloj", sed estas
nun uzata de lingvistoj por cxiu ajn lingvo, kiu iam estis pigxino, sed kiu
farigxis denaska lingvo de iuj homoj, kaj kiu per tio ricevis rapide
evoluante same ellaboritan gramatikon kaj vortprovizon kiel ordinaraj
lingvoj.
Pigxinoj kaj kreolaj lingvoj havas ofte vortprovizon, kiu venas plejparte
el unu lingvo (tre ofte la Angla, la Franca, la Portugala aux la Hispana),
sed gramatikon tute malsimilan al tiu lingvo. La vortprovizoj de pigxinaj
kaj kreolaj lingvoj estas do malsamaj, sed la gramatikaj strukturoj estas
ofte suprize similaj. La kialo de tiu simileco estas nekonata, kvankam
pluraj teorioj ekzistas.
En la cxi-antauxa listo enestas la jenaj pigxinoj:
"Kameruna" (Angla bazo),
"Fanagalo" (Zulua bazo) kaj
"Lingva-Frankao" (Portugala bazo).
En la listo enestas la jenaj kreolaj lingvoj:
"Bahama Kreola" (Angla bazo),
"Beliza Kreola" (Angla bazo),
"Gujana Kreola" (Angla bazo),
"Havaja Kreola" (Angla bazo),
"Hondura Kreola" (Angla bazo),
"Jamajka Kreola" (Angla bazo),
"Kostarika Kreola" (Angla bazo),
"Panama Kreola" (Angla bazo),
"Bislamo" (Angla bazo),
"Cxabakano" (Hispana bazo),
"Haitia" (Franca bazo),
"Hiri-Motuo" (Motua bazo),
"Krio" (Angla bazo),
"Kriulo" (Portugala bazo),
"Papiamento" (Hispana bazo),
"Sangoa" (Ingbanda bazo),
"Sejsxela" (Franca bazo),
"Surinama" (Angla bazo) kaj
"Tok-Pisino" (Angla bazo).
Povas esti malfacile distingi apartajn kreolajn kaj pigxinajn lingvojn. En
ekz. la Malgrandaj Antiloj oni parolas diversajn variajxojn de Anglabazaj
kaj Francabazaj lingvoj, kiujn oni nur nomas grupe "Malgrand-Antilaj Anglaj
kreolaj lingvoj" kaj "Malgrand-Antilaj Francaj kreolaj lingvoj". En pluraj
okazoj ekzistas samtempe diversaj variajxoj en kontinuo disde la origina
baza lingvo al pli kaj pli kreolecaj kaj ecx pigxinaj variajxoj. Ofte la
statuso de kreolaj kaj pigxinaj parolformoj estas tre malklara, kaj pro
manko de esploroj mankas fidindaj informoj.
Last modified: Tue Feb 4 23:16:02 MET 1997