Landoj kaj lingvoj de la mondo
Al la komencpaĝo,
enkonduko kaj klarigoj,
fontoj.
Landoj:
Afriko,
Amerikoj,
Azio,
Eŭropo,
Oceanio,
dependaj teritorioj,
landoj A-Z,
ISO,
notoj.
Lingvoj:
lingvoj laŭ grandeco,
lingvoj A-Z,
ISO,
notoj.
Enkonduko kaj klarigoj
Versio 1.1 - 11 Novembro 1996
La listo enhavas laŭ-kontinente la jenajn informojn pri ĉiuj
sendependaj ŝtatoj de la mondo:
LANDOKODO FLAGO |
landonomo en Esperanto; ĉefurbonomo en Esperanto
= nacia landonomo, nacia ĉefurbonomo |
| oficiala(j) lingvoj; neoficiala(j) lingvoj |
| pliaj landokodoj; internacia telefona prefikso;
eventuala NOTO |
Krome ĝi enhavas ĉiujn dependajn teritoriojn kiuj havas propran
landokodon.
Kiel "oficiala lingvo" aperas nur tutlande oficialaj lingvoj (jure aŭ
fakte). La lingvoj havas hiperligajn referencojn al la lingvolisto.
Ĉiuj landokodoj estas laŭ ISO-3166 krom la interkrampaj, kiuj estas
aŭtaj kaj poŝtaj landokodoj.
Kiom eble aperas nur komunlingvaj nomoj, ne longaj oficialaj nomoj.
En la notoj troviĝas Esperantaj nomoj
de provincoj, regionoj k.s. de kelkaj
landoj, kies regionaj dividoj estas internacie gravaj.
- {nomo}
- alternativa landonomo ofte uzata kaj tute bona, sed ne konforma al la
rekomendoj de la Akademio de Esperanto
- [nomo]
- nomo transskribita aŭ transliterigita el ne-Latina skribo laŭ
oficiala aŭ ofte uzata Latinliteriga sistemo por la koncerna lingvo
(do ne laŭ la Esperanta alfabeto).
- pop.
- popolnomo (aperas nur ĉe kelkaj landoj)
- ...
- kaj aliaj, kaj tiel plu
- -
- ne ekzistas
- (*)
- vidu noton
Esperantaj landonomoj estas ĉi tie kun la sufikso UJ por klareco. Tio
ne signifas rekomendon de tiaj formoj. Tiuj, kiuj preferas la sufikson
I simple mem anstataŭigu ĉiujn UJ per I. Ambaŭ tiuj sufiksoj estas
egalaj laŭ la rekomendoj de la Akademio.
Versio 3.1 - 11 Novembro 1996
La listo enhavas Esperantajn nomojn de ĉirkaŭ 300 lingvoj. Enestas
ĉiuj lingvoj, kiuj havas almenaŭ tri milionojn da parolantoj, kaj
multaj lingvoj kun malpli da parolantoj. En la listo aperas pluraj
lingvoj, kies nombro de hejmaj aŭ ĉiutagaj parolantoj ne estas tre
alta, sed kiuj estas gravaj kiel interlingvoj aŭ kiel religiaj
lingvoj, aŭ kiuj ie havas oficialan statuson. Mi aldonis ankaŭ
kelkajn planlingvojn kaj unu fikcian lingvon.
Informoj pri nombroj de parolantoj varias en diversaj fontoj. Mia
ĉefa fonto estas la libro "Countries, Peoples and Their Languages
(The Geolinguistic Handbook)" [Landoj, Popoloj kaj Iliaj Lingvoj (La
Geolingvistika Manlibro)] de Erik V. Gunnemark (Gotenburgo, Svedujo,
1991). Mi uzis tiujn nombrojn, kiujn Gunnemark donas por "hejmaj
parolantoj" aŭ "ĉiutaga lingvo". Kalkulante alimaniere oni povas
ricevi tute aliajn nombrojn. La ĉefa celo de la listo tamen ne estas
montri la nombrojn de parolantoj, sed listigi Esperantajn nomojn de la
lingvoj. Ankaŭ informoj pri skribosistemoj kaj pri landoj estas ĉefe
el la libro de Gunnemark.
Kritikon kaj kompletigojn bonvolu sendi al Bertilo:
"bw@vms.e.kth.se".
Kio estas geolingvistiko?
Geolingvistiko (geografia lingvistiko) estas laŭ Gunnemark "la studo
de la geografia distribuo de lingvoj kaj de la politikaj, ekonomiaj
kaj kulturaj aspektoj de iliaj statusoj kaj distribuoj".
Kio estas lingvo?
Kiam oni listigas lingvojn, necesas decidi, kio estu kalkulata kiel
unu lingvo, kaj kio estas nur variaĵo (dialekto) de lingvo. Mi
ĝenerale sekvas la libron de Gunnemark, kiu uzas ĉefe "politikajn"
difinojn. En pluraj okazoj Gunnemark klasas kiel unu lingvon tion,
kion iuj aliaj klasas kiel grupon de parencaj lingvoj.
Kiajn informojn enhavas la listo
La informoj aperas jene:
- Esperanta nomo
- Nombro de parolantoj (en milionoj)
| Nomo en la lingvo mem
{aŭ en la Angla, se mankas tia informo}
| Dulitera kodo laŭ ISO-639 (se ekzistanta)
| Skribosistemo(j) (ekz. "Latina" = "Latina skribo")
| Landoj, en kiuj la lingvo estas uzata
(pli-malpli en ordo de la nombro de parolantoj)
| eventuala komento aŭ noto
Tri specoj de lingvonomoj
- Popolaj
- Plej multaj lingvonomoj nomas lingvon laŭ ia popolo.
Ekz. la nomo "la Ĉina lingvo" montras, ke tiu lingvo estas la
lingvo de la Ĉinoj, de la Ĉina popolo.
Tiaj nomoj konsistas el "la" + A-vorto + la vorto "lingvo",
kiu tamen tre ofte estas nur subkomprenata:
"la Ĉina (lingvo)", "la Angla (lingvo)", "la Araba (lingvo)"...
- Landaj
- Aliaj lingvonomoj nomas lingvon laŭ ia lando aŭ regiono.
Ekz. la nomo "la Bengala lingvo" montras, ke tiu lingvo estas la
lingvo de Bengalo, regiono en Hindujo kaj Bangladeŝo.
Tiaj nomoj havas steleton (*) en la listo.
Ankaŭ tiaj nomoj konsistas el "la" + A-vorto + la vorto "lingvo"
(tre ofte subkomprenata):
"la Bengala (lingvo)", "la Tibeta (lingvo)", "la Nederlanda (lingvo)"...
- Propraj
- Iuj lingvonomoj estas mem propra nomo kun O-finaĵo,
kaj ne nomas la lingvon laŭ io alia.
Pro tio, ke ili estas propraj nomoj, oni ne uzas "la":
"Urduo", "Sanskrito", "Esperanto"....
Oni povas ankaŭ uzi A-finaĵan esprimon kun "la":
"la Urdua (lingvo)", "la Sanskrita (lingvo)", "la Esperanta (lingvo)"...
Sed tio estas malpli kutima.
La aparteno de lingvonomo al iu el tiuj ĉi kategorioj ofte dependas
de arbitra elekto. Oni ne serĉu en tio iajn profundajn sciencajn
principojn. En iuj okazoj la Esperanta uzado varias. Ekz. iu radiko
povas esti por iuj Esperantistoj nomo de popolo, por aliaj nomo de
lando. En pluraj okazoj lingvo havas pli ol unu nomon kun malsamaj
radikoj, kaj tiuj alternativaj nomoj povas aparteni al malsamaj
specoj.
Signoj
- *
- lingvonomo farita per A-finaĵo el nomo de lando aŭ regiono
- >
- pli ol
- <
- preskaŭ
- X
- La nombro de hejmaj aŭ ĉiutagaj parolantoj estas tre malgranda
aŭ tre malcerta.
- {...}
- Lingvonomo en la Angla provizore menciita kiel klarigo,
kiam mankas informo pri la nomo en la lingvo mem.
- [...]
- Vorto (plej ofte lingvonomo) kiu vere estu skribata per alia
skribo ol la Latina, sed kiu estas ĉi tie transliterigita per
Latinaj literoj laŭ oficiala aŭ ofte uzata Latinliteriga
sistemo por la koncerna lingvo (do ne laŭ la Esperanta
alfabeto). En kelkaj okazoj temas pri lingvo, por kiu tute ne
ekzistas skribo.
Nacilingvaj literoj kun kromsignoj
En nacilingvaj vortoj specialaj literoj, kromsignoj k.s. estas
reprezentataj per "LaTeX"-similaj komandoj laŭ jena tabelo:
\o o kun trastreko
\' dekstrakorna supersigno
\` maldekstrakorna supersigno
\^ cirkumflekso
\" tremao
\~ tildo
\= superstreko
\( ronda hoketo
\< pinta hoketo
\, cedilo
\. subpunkto
\, dekstra vosteto
Ĉiuj tiuj kromsignaj komandoj - escepte de la unua -
aldonas signon al la sekva litero.
Esperantaj literoj tamen aperas jene: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
Tabeloj en hiperteksto
Notu ke la landoj-paĝoj uzas la novajn
<TABLE>-funkciojn de HTML
kaj tial bedaŭrinde ne estas ĝuste montrataj de ĉiuj retlegiloj.
Mi petas pardonon de tiuj retanoj kies retlegiloj (ekz-e lynx, Mosaic)
ne bone montras tiujn paĝojn. - (mw)
Last modified: Tue Feb 4 23:13:32 MET 1997