Landoj kaj lingvoj de la mondo
Al la komencpaĝo,
enkonduko kaj klarigoj,
fontoj.
Landoj:
Afriko,
Amerikoj,
Azio,
Eŭropo,
Oceanio,
dependaj teritorioj,
landoj A-Z,
ISO,
notoj.
Lingvoj:
lingvoj laŭ grandeco,
lingvoj A-Z,
ISO,
notoj.
Landoj kaj flagoj de la mondo
Notoj pri regionoj
- Aŭstralio konsistas
el la ŝtatoj kaj internaj teritorioj "Aŭstralia Ĉefurboteritorio",
"Kvinslando", "Nordteritorio", "Nova Sud-Kimrujo",
"Okcident-Aŭstralio", "Sud-Aŭstralio", "Tasmanio" kaj "Viktorio".
Dependaj de Aŭstralio estas
Kokosinsuloj,
Kristnaskinsulo kaj
Norfolkinsulo.
- Al Azerbajĝano apartenas la
aŭtonoma respubliko "Naĥiĉevano", kaj la aŭtonoma regiono "Montara
Karabaĥo".
- Belgujo konsistas el la tri
regionoj "Bruselo", "Flandrujo" kaj "Valonujo".
- Brazilo konsistas el la
ŝtatoj "Akro", "Alagoaso", "Amapao", "Amazono", "Bahio", "Cearao",
"Espirito-Santo", "Gojaso", "Maranjo", "Mato-Groso", "Minas-
Ĝerajso", "Norda Rio-Grando", "Paraibo", "Paranao", "Parao",
"Pernambuko", "Piaŭio", "Rio-de-Ĵanejro", "Rondonio", "Rorajmo",
"Sankta Katarino", "Sao-Paŭlo", "Serĝipo", "Suda Mato-Groso", "Suda
Rio-Grando", "Tokantinso" kaj "Federacia Distrikto".
- Britujo konsistas el la
reĝlandoj "Anglujo", "Kimrujo" kaj "Skotlando" (pop. Skotoj). Ligitaj
al Britujo estas "Manikinsuloj" kaj "Manksinsulo". Britujo kaj
Nord-Irlando estas kune "la Unuiĝinta Reĝlando de Britujo kaj
Nord-Irlando". Tiun longan nomon oni uzas nur en iaj oficialaj
kuntekstoj. Normale oni diras simple Britujo. Dependaj de Britujo
estas
Angvilo,
Bermudoj,
Britaj Virgulininsuloj
Falklandoj,
Ĝibraltaro,
Honkongo,
Kejmanoj,
Moncerato,
Pitkarna Insulo,
Sent-Heleno kaj
Turkoj kaj Kajkoj.
- Ĉinujo konsistas el la
provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj "Anhejo", "Ĉinghajo",
"Fuĝeno", "Gansuo", "Gvandungo", "Gvanŝio", "Gvejĝoo", "Ĝansuo",
"Ĝanŝio", "Ĝeĝango", "Ĝilino", "Hajnano", "Hebejo",
"Hejlunĝango", "Henano", "Hubejo", "Hunano", "Interna Mongolujo",
"Junano", "Liaŭningo", "Ninŝao", "Pekino", "Siĉuano", "Ŝaanŝio",
"Ŝandungo", "Ŝanhajo", "Ŝanŝio", "Ŝinĝango", "Tibeto" kaj
"Tjenĝino".
- Dependaj de Danujo estas
Ferooj kaj
Groenlando.
- Al Finnlando apartenas la
aŭtonoma provinco "Alando".
- Francujo konsistas el la
regionoj "Akvitanujo", "Alzaco", "Aŭvernjo", "Bretonujo", "Burgonjo",
"Centro", "Ĉampanjo-Ardenoj", "Franĉ-Konteo", "Korsiko",
"Langvedoko-Rusiljono", "Limuzino", "Loreno", "Luarlandoj",
"Malsupra Normandujo", "Nordo-Kaleza Markolo", "Pariza Regiono",
"Pikardujo", "Provenco-Alpoj-Bordo Lazura", "Puatuo-Ĉarentoj",
"Rodano-Alpoj", "Sudo-Pireneoj" kaj "Supra Normandujo".
Dependaj de Francujo estas
Franca Gviano,
Franca Polinezio,
Gvadelupo,
Majoto,
Martiniko,
Nov-Kaledonio,
Reunio,
Francaj Sudaj Teritorioj kaj
Valiso kaj Futuno.
- Germanujo konsistas el la
federaciaj landoj "Badeno-Vurtembergo", "Bavarujo", "Berlino",
"Brandenburgo", "Bremeno", "Hamburgo", "Hesujo", "Malsupra Saksujo",
"Meklenburgo-Antaŭ-Pomerujo", "Nord-Rejno-Vestfalio",
"Rejnlando-Palatinato", "Saksujo", "Saksujo-Anhalto", "Sarlando",
"Ŝlesvigo-Holstinio" kaj "Turingio".
- Hindujo konsistas el la
ŝtatoj "Andra-Pradeŝo", "Arunaĉal-Pradeŝo", "Asamo", "Biharo",
"Goao", "Guĝarato", "Harjano", "Himaĉal-Pradeŝo", "Jamo kaj
Kaŝmiro", "Karnatako", "Keralo", "Madja-Pradeŝo", "Maharaŝtro",
"Manipuro", "Megalajo", "Mizoramo", "Nagalando", "Okcident-Bengalo",
"Oriso", "Panĝabo", "Raĵastano", "Sikimo", "Tamulujo", "Tripuro" kaj
"Utar-Pradeŝo". Krome ekzistas la uniaj teritorioj "Andamanaj kaj
Nikobaraj Insuloj", "Ĉandigaro", "Dadro kaj Nagar-Havelo", "Damano
kaj Diuo", "Delhio", "Lakŝadvipo" kaj "Pondiĉero".
- Hispanujo konsistas el
"Andaluzujo", "Aragono", "Asturio", "Balearoj", "Ceŭto",
"Ekstremaduro", "Eŭskujo" (aŭ "Vaskujo"), "Galegujo", "Kanarioj",
"Kantabrio", "Kastilio kaj Leono", "Kastilio-Manĉo", "Katalunujo",
"Madrida Komunumo", "Melilo", "Murcia Regiono", "Navaro", "Riojo" kaj
"Valencia Komunumo".
- Italujo konsistas el la
regionoj "Abruzoj", "Aosta Valo", "Apulujo", "Basilikato",
"Emilio-Romanjo", "Friulo-Venecio Julia", "Kalabrujo", "Kampanio",
"Latio", "Ligurujo", "Lombardujo", "Markioj", "Moliso", "Piemonto",
"Sardujo", "Sicilio", "Toskanujo", "Trentino-Supra Adiĝo", "Umbrio"
kaj "Veneto".
- Jugoslavujo konsistas el la
respublikoj "Montenegro" kaj "Serbujo". Serbujo enhavas la aŭtonomajn
provincojn "Kosovo" kaj" Vojvodino".
- Kanado konsistas el la
provincoj kaj teritorioj "Alberto", "Brita Kolumbio", "Insulo de
Princo Eduardo", "Jukonteritorio", "Kebeko", "Manitobo",
"Nordokcidentaj Teritorioj", "Nova-Skotio", "Nov-Brunsviko",
"Novlando", "Ontario" kaj "Saskaĉevano".
- Al Kartvelujo apartenas la
aŭtonomaj respublikoj "Abĥazujo" kaj "Aĝarujo", kaj la aŭtonoma
regiono "Sud-Osetujo".
- Dependaj de Nederlando estas:
Arubo,
Nederlandaj Antiloj.
- Al Norvegujo apartenas
Svalbardo kaj
Jan-Majen-insulo.
- Dependaj de Nov-Zelando estas:
Kukinsuloj,
Niuo,
Tokelao.
- Al Portugalujo apartenas la
aŭtonomaj regionoj "Acoroj" kaj "Madejro". Dependa de Portugalujo
estas Makao.
- Al Rusujo apartenas la
respublikoj "Adigeujo", "Altaja Respubliko", "Baŝkirujo",
"Burjatujo", "Ĉeĉenujo", "Ĉuvaŝujo", "Dagestano", "Ĥakasujo",
"Inguŝujo", "Kabardujo-Balkarujo", "Kalmukujo", "Karaĉajujo -
Ĉerkesujo", "Karelujo", "Komiujo", "Mariujo", "Mordvujo",
"Nord-Osetujo", "Saĥo", "Tatarstano", "Tuvujo" kaj "Udmurtujo".
- Sud-Afriko konsistas el la
provincoj "Gaŭtengo", "Kvazuluo-Natalo", "Norda Kaboprovinco",
"Norda Transvalo", "Nordokcidenta Provinco", "Oranĝa Liberŝtato",
"Okcidenta Kaboprovinco", "Orienta Kaboprovinco" kaj "Orienta
Transvalo".
- Al Taĝikistano apartenas
"Badaĥŝana Aŭtonoma Regiono."
- Al Ukrajno apartenas la
aŭtonoma respubliko "Krimeo".
- La Unuiĝintaj Arabaj
Emirlandoj konsistas el la emirlandoj "Abu-Dabio", "Aĵmano",
"Dubajo", "Fuĵajro", "Ras-al-Ĥajmo", "Ŝarĵo" kaj
"Um-al-Kajvajno".
- Usono konsistas el la
ŝtatoj "Alabamo", "Alasko", "Arizono", "Arkans(as)o", "Delavaro",
"Florido", "Georgio", "Havajo", "Idaho", "Ilinojso", "Indianao",
"Iovao", "Kalifornio", "Kansaso", "Kentukio", "Kolorado",
"Konetikuto", "Luiziano", "Majno" (aŭ "Mejno"), "Marilando",
"Masaĉuseco", "Minesoto", "Misisipo", "Misuro", "Miŝigano",
"Montano", "Nebrasko", "Nevado", "Norda Dakoto", "Nord-Karolino",
"Nov-Hampŝiro", "Nov-Jorko", "Nov-Ĵerzejo", "Nov-Meksiko", "Ohio",
"Okcident-Virginio", "Oklahomo", "Oregono", "Pensilvanio",
"Rod-Insulo", "Suda Dakoto", "Sud-Karolino", "Teksaso", "Tenesio",
"Utaho", "Vajomingo", "Vaŝingtono", "Vermonto", "Virginio" kaj
"Viskonsino". Krome ekzistas la federacia distrikto "Kolumbio".
Dependaj de Usono estas:
Belaŭo,
Gvamo,
Jonstonatolo,
Midvejinsulo,
Nord-Marianoj,
Puerto-Riko,
Usonaj Virgulininsuloj,
Usona Samoo kaj
Vejkinsulo.
- Al Uzbekistano apartenas "Karakalpakstano".
Last modified: Tue Feb 4 23:22:48 MET 1997