Teresa de Almeida (Vimala Devi)

ALMEIDA, Teresa de (DEVI, Vimala) 1932. Pentristino. Naskiĝis en Goao, kiam tiu Barata ŝtato estis portugala kolonio. Junaĝe kunlaboris en gazetoj de Goao. Denaske portugallingvano, verkis portugale, katalune, hispane kaj Esperante. Migris al Lisbono en 1952. De 1973 vivas en Barcelono kun la edzo Manuel de Seabra. Kunlaboris al "Norda Prismo", "La Praktiko", "La Gazeto" kaj "La Kancerkliniko".

Verkoj:
Súria (portugallingva poemaro, 1962)
Monção (portugallingva novelaro, 1963; Esperanta traduko "Musono" en 2000, kataluno traduko en 2002)
Hologramas (portugallingva poemaro, 1969)
Telepoemas (portugallingva poemaro, 1970)
A literatura indo-portuguesa. (Du-voluma eseo en la portugala, kun Manuel de Seabra, 1971)
Diccionari portuguès-català. (kun Manuel de Seabra, 1985)
Diccionari català-portuguès. (kun Manuel de Seabra, 1989)
Hora. El ojo de Polifemo. (Poemaro en la hispana, 1991).
Rosa secreta. El ojo de Polifemo. (Poemaro en la hispana, 1992).
El temps irresolt. L'ull de Polifem. (Poemaro en la kataluna, 1995).
Pluralogo (Esperanta poemaro, 1996)
Speguliĝoj (Esperanta poemaro, 1998)

Kontribuis al "Mondoj" (2001) kaj "Vizaĝoj" (2010).


/Musono, 2000.

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj