Grigorij Arosev

AROSEV, Grigorij Naskiĝis en 1979 en Moskvo. Treatra ĵurnalisto kaj kritikisto. Esperantistiĝis en 1992. Eksa movada aktivulo (SEJM, TEJO). Verkas, tradukas kaj kantas. Arte aktivis en diversaj junularaj E-renkontiĝoj. Redaktoro de "Monato" pri arto kaj sporto 1999-2004. Tradukis rusan prozon kaj poezion - Dostojevskij, Bunin, Nabokov, Brjusov, Brodskij.

/Grigorij Arosev, 2002.
/Ordeno de verda plumo, 2006


Verkoj:
Sonet' (dulingva, 1999).
.ru (dulingva, 2001).

Kontribuis al "Mondoj" (2001).

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj