Atanas Atanasov

ATANASOV, Atanas Danĉev. Pseŭdonime Ada. 1892-1981. Bulgaro; instruisto, oficisto. Naskiĝis en Sofio. Esperantisto de 1908. Fondis studentan Esperanto-grupon. Prezidanto kaj estrarano de la landa asocio. Redaktoro de "Bulgara Esperantisto" 1920-26. Kunaŭtoro de bulgara-Esperanta vortaro. Tradukis verkojn de Ivan Vazov k.a.

Verkoj:
El la Intima Libro de la Verd-urbaj Esperantistoj (rakontoj 1927)


/Ordeno de verda plumo, 2006

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj