William Auld

AULD, William. 1924-2006. Skoto; vicestro de liceo. Naskiĝis en Erith. Eklernis Esperanton en 1937, sed aktiviĝis nur en 1947. Dum la dua mondmilito servis en la brita aviadila armeo. Redaktoro de "Esperanto en Skotlando" (1949-55), de "Esperanto" de UEA (1955-58, 1961-62), de "Monda Kulturo" (1962-63), de "Norda Prismo" (1968-1972), de "La brita esperantisto" (de 1973), de "Fonto" (1980-87), literatura redaktoro de "Monato" (ĝis 1998). Kontribuis al "Literatura Mondo". Vicprezidanto de UEA (1977-80). Prezidanto de la Akademio (1979-1983).
William Auld konatiĝis en 1952, kiam aperis la poemaro Kvaropo, en kiu li kunlaboris kun John Dinwoodie, John Francis kaj Reto Rossetti. Tiu verko estis la komenco de la serio Stafeto, fondita de Juan Régulo Pérez. /William Auld en Esperanta Antologio, 1984; Vikipedio 2011.

Verkoj:
Poemaroj:

Spiro de l' pasio (poemoj en Kvaropo, 1952)
La infana raso (1956)
Unufingraj melodioj (1960)
Humoroj (1969)
Rimleteroj (kun Marjorie Boulton, 1976)
El unu verda vivo (1978)
En barko senpilota (1987)
Unu el ni (1992)

Antologioj:

Angla antologio 1000-1800 (poezia redaktoro, 1957)
Esperanta antologio (1958/1984)
25 jaroj (poezia redaktoro, 1977)
Skota antologio (kunredaktoro, 1978)
Sub signo de socia muzo (1987)
Nova Esperanta Krestomatio (1991)
Plena poemaro: Miĥalski (red. 1994)
Tempo fuĝas (1996)

Tradukaĵoj:
el la angla:

La balenodento, de Jack London (1952)
Epifanio, de Shakespeare (1977)
La urbo de terura nokto, de James Thomson (1977)
Don Johano, Kanto 1, de Byron (1979)
La robaioj de Omar Kajam, de Edward Fitzgerald (1980)
La sonetoj, de Shakespeare (1981)
Fenikso tro ofta, de Christopher Fry (1984)
Montara vilaĝo, de Chun-chan Je (1984)
La graveco de la Fideliĝo, de Oscar Wilde (1987)
La komedio de eraroj, de Shakespeare (kun Asen M. Simeonov, 1987)
Omaĝoj. Poemtradukoj (1987)
Gazaloj de Hafez (1988)
Spartako, de Leslie Mitchell (1993)
La stratoj de Aŝkelono, de Harry Harrison (1994)
Teri-strato, de Douglas Dunn (1995)
La kunularo de l' ringo, de J.R.R. Tolkien (1995)
La du turegoj, de J.R.R. Tolkien (1995)
La reveno de la reĝo, de J. R. R. Tolkien (1997)
La ĉashundo de baskerviloj, de Arthur Conan Doyle (1998)
La Hobito, au tien kaj reen, de J. R. R. Tolkien (kun Chris Gledhill, 2000)
Jurgen, de James Branch Cabell (2001)

el la skota:

Kantoj, poemoj kaj satiroj, de Robert Burns (kun Reto Rossetti, 1977)

el la sveda:

Aniaro, de Harry Martinson (kun Bertil Nilsson, 1979)

En la anglan el la ĉeĥa per Esperanto:

Hearing the soul (Aŭdado de la animo), de Věra Ludíková

Kantaroj:

Floroj sen kompar' (kun Margaret Hill, 1973)
Kantanta mia bird' (kun Margaret Hill, 1973)
Dum la noktoj (kun Margaret kaj David Hill, 1976)

Lernolibroj:

Esperanto: A New Approach (1965)
Paŝoj al plena posedo (1968)
A first course in Esperanto (1972)
Traduku! (1993)

Bibliografio:

Bibliografio de tradukoj el la angla lingvo (1996, kun E. Grimley Evans)

Esearoj:

Facetoj de Esperanto (1976)
Pri lingvo kaj aliaj artoj (1978)
Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto (1979)
Vereco, distro, stilo (1981)
Kulturo kaj internacia lingvo (1986)
La fenomeno Esperanto (1988)
La skota lingvo, hodiaŭ kaj hieraŭ (1988)


Miksita:

Pajleroj kaj stoploj : elektitaj prozaĵoj (1997)

Novelo aperis en "Tempo fuĝas" (1995).


/Fonto 197.

Legu artikolon de Baldur Ragnarsson, origine en Juna amiko, poste aperinta en Libera Folio 2005:
Auld: Epokfara aŭtoro de la esperanta ĉefverko

Legu artikolon de Gonçalo Neves en Libera Folio 2006:
Mortis la bonzo, restu la bardo


Legu poemojn de William Auld:
Anna
Septembra mateno
Rimleteroj (inter William Auld kaj Marjorie Boulton)

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj