Francisko Azorín Izquierdo

AZORÍN IZQUIERDO, Francisko 1885-1975. Hispano; arkitekto, urbokonsilisto de Córdoba. Naskiĝis en Monforte de Moyuela. Antaŭ la enlanda milito li estis parlamenta deputito. Reprezentis la hispanan socialdemokratan partion en SAT-kongresoj. Aktivis en la hispanaj Esperantomovadoj laborista kaj neŭtrala. Verkis lernolibron (1924) kaj la gravan oklingvan vortaron Universala Terminologio de la Arkitekturo (1932), kun 2000 desegnoj, la klariga lingvo estas Esperanto. Dum la hispana intercivitana milito li reprezentis la Respublikon kiel konsulo en Tuluzo. Post la fino de la milito li estis ekzilita en Meksikon, kie li laboris kun Lanti, de kiu li farigis testamenta administranto. Verkis ilustritan vortaron de Esperanto, de kiu tamen aperis (en 1955) nur la unua volumo (literoj A-K).

Verkoj:
Adamo kaj Eva (dramo en tri aktoj)

/Enciklopedio de Esperanto, 1934
/Ordeno de verda plumo, 2006; Vikipedio 2011.

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj