|
BALBIN, Julius.
1917-2006. Usonano; kolegia profesoro. Naskiĝis en Krakovo, Pollando. Travivis tri jarojn 1942-45 en naziaj koncentrejoj. Doktoriĝis pri filozofio en Vieno kaj elmigris al Usono en 1951. Ekde 1963 verkis poemojn kaj tradukis el ok lingvoj. Premiita en Belartaj Konkursoj. Publikigis artikolojn pri esperantologiaj temoj. Akademiano 1995-2004.
/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Ordeno de verda plumo, 2006
/Revuo Esperanto 2007:06
Verkoj:
Strangolitaj krioj (poemaro 1981)
Imperio de l' koroj : du poemaroj (1989)
Damnejoj (poemaro 1992)
Inter vivo kaj morto : poemoj (1996)
Legu poemojn de Julius Balbin.
Reen al: Aŭtoroj - Romanoj
Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj |