Zofia Banet-Fornalowa

BANET-FORNALOWA, Zofia 1929-2012. Polino; instruisto pri historio. Naskiĝis en Varsovio. Magistriĝis en 1954. Lernis Esperanton en 1963. Aktivis en la Pollanda Esperanto-movado. De 1983 gvidis Esperanto-teatron Espero en Varsovio. Esploris kaj verkis pri Esperanta historio, precipe pri la teatro. Kunlaboris en pluraj revuoj. Multe prelegis.

Verkoj:
La jubileo (teatraĵo, kun Harold Brown, 1996)
Polaj aktoroj kaj Esperanto-teatro : 1887 - 1992 (1993)
Skize pri Esperanto-teatro : 1887 - 1992 (1993)
Universalaj kongresoj kaj Esperanto-teatro : 1905 - 1992 (1993)
Historio de Esperanto-movado en Bjalistoko (1999)
La familio Zamenhof (2000)
Antoni Grabowski: eminenta Esperanto-aganto (2001)

/Zofia Banet-Fornalowa: La familio Zamenhof, 2000

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj