Jeremi Giŝron (Erco Baraka)

GIŜRON, Jeremi, pseŭdonime BARAKA, Erco. 1948-2008. Israelano naskita en Stokholmo, Svedio. Lernis Esperanton en Israelo en 1976. Doktoriĝis en Lund, Svedio, pri "la ponto-religio de d-ro Esperanto". Ekloĝis en Jerusalemo kaj tie fondis Eldonejon Sivron. Aperigis multajn kajerojn pri lingvo, religio kaj aliaj temoj. Verkis poezion kaj kantojn, parte sub la pseŭdonimo Erco Baraka.

Verkoj:
Mia kara mosto (poemoj, 1986)
Eli kaj Jahu (kun David Mager, poemoj, 1986)
Kontribuis al Kantu ja Cion : poemoj el la Sankta Lando (1998)

Reen al: AŭtorojRomanojNoveloj/rakontojPoemarojDramoj