Norbert Barthelmess (Bartelmes)
|
BARTHELMESS, Norbert
1897-1987. Germano, ĵurnalisto. Naskiĝis en Düsseldorf, Esperantisto de 1911. Gvidis kursojn en laborista klubo en Düsseldorf. Redaktoro de "Sennaciulo", "La Nova Epoko" kaj "La Lernanto". Tradukis Faust de Goethe, 1a parto (1923). Verkis rakontojn kaj romanojn, kaj parte kursan lernolibron por laboristoj Petro (1925). Kompilis Proletara Kantaro (1924) kaj Unua Legolibro (1932). Aperigis poemojn, rakontojn en SAT-organoj. "Larĝaj horizontoj, sociaj kontrastoj. Li preferas la temojn pri infanoj, penetras en la infanan animon, kaj kondukas la leganton en la ĉarman, petolan, tamen preskaŭ ĉiam nubo-ombran mondon de la malriĉaj prolet-infanoj." /EMBA Verkoj: Diablidoj : rakonto por la junularo (1928) Ne plu ludo.. kaj aliaj noveloj (1927-1947) (1973) Juneca ardo (romano, 1936) Vartejoj (romano, 1938) /Enciklopedio de Esperanto, 1934 Legu novelon de Bartelmes: Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj |
![]()
|