Gersi Alfredo Bays

BAYS, Gersi Alfredo. 1934. Brazilano. Naskiĝis en Itá, ŝtato de Sankta Katarina. Lernis Esperanton 14-jara. Junaĝe studis en pastro-seminario. Laboris kiel fotisto kaj lingvoinstruisto. Eldonisto de la literatura revuo kaj eldonejo Fonto en Chapecó, suda Brazilo. Eldonis pli ol cent librojn. La revuo Fonto aperis en 312 numeroj inter 1980 kaj 2006. Akademiano.

/Fonto 173
/Ordeno de verda plumo, 2006; Vikipedio.

Verko:
La profeto el Pedras (Romano 2000)

Reen al: Aŭtoroj - RomanojNoveloj/rakontoj