Mişu Beraru
BERARU, Mişu.
1904-1938. Rumano; presisto. Naskiĝis en Piatra-Neamţ. Lernis Esperanton en 1925. Gvidis kursojn. Kompilis lernolibron (1925), portretalbumon (1926), aperigis poemaron kun i.a. lokaj aktualaĵoj. Kompilis (kun P. Firu) la unuan Esperanto-rumanan kaj rumana-Esperantan vortaron (1932). Kunlaboranto de "Literatura Mondo". Reprezentita en "Esperanta Antologio" (1984) kaj "Nova Esperanta Krestomatio" (1991).
/Enciklopedio de Esperanto, 1934
Verkoj: Reen al: Aŭtoroj - Romanoj Noveloj/rakontoj - Poemaroj |