Leo Belmont (Leopold Blumenthal)

BLUMENTHAL, Leopold (Leiba) Plumnomo: Leo Belmont. 1865-1941. Naskiĝis en Varsovio kaj mortis en la Varsovia geto. Pola hebreo; ĵurnalisto, verkisto, advokato. Esperantisto de 1887. Eldonis polan gazeton, pro kiu li estis ekzilita kaj kvinfoje malliberigita. Verkis poemarojn kaj historiajn romanojn pollingve, entute pli ol cent librojn diversĝenrajn. Verkis ankaŭ ruse. Krome tradukis el la germana. Konata kiel bona oratoro, satiristo k.a. Multe verkis pri kaj por Esperanto en pola kaj rusa gazetaro. Gvidis Esperanto-societojn en Peterburgo kaj Varsovio. Verkis polan Esperanto-gramatikon versforman. En Bulonjo-sur-maro en 1905 li proponis aranĝi ĉiujaran kongreson.

/Marinko Ĝivoje: Panorama rigardo super la Esperanta literaturo, 1979
/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
Sonoj Esperantaj (poemkolekto 1908)

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj