Lucija Borčić

BORČIĆ, Lucija. 1921. Kroatino; librotenisto kaj administranto. Naskiĝis en Podšpilje, insulo Vis. Esperantistiĝis en 1940, ekde 1952 tradukas al Esperanto kroatan literaturon (aperis naŭ libroformaj tradukoj de ŝi), kaj ekde 1977 verkas originale en Esperanto. Movade aktiva en Zagrebo. Kunorganizis la UK de Zagrebo en 1953. Instruis, prelegis, aktoris. Ŝiaj originalaj poemoj aperis en pluraj revuoj, interalie "La suda stelo", "Tempo", "Monato", "Fonto", "Literatura Foiro", "Sennacieca revuo", en la poemkolektoj Kroata Esperanta Poemaro (1991), Jubilea versgirlando kaj en propra poemaro :
Pulsas la viv' (2001).
Verkis ampleksan Esperanto-kroatan vortaron ne publikigitan. Kontribuis per artikoloj al "La Suda Stelo", "Esperanto", "Heroldo de Esperanto", "El Popola Ĉinio", "Tempo", "Voĉo", "Heliko".

Tradukoj:

Antun Šimunić ("Elprovado de amo", 1985),
Stjepan Planić ("Loĝkulturo", 1985),
Edvard Kardelj ("Socialisma memmastrado", 1986),
Ante Vladisavljević ("Vestokulturo", 1987),
Yüksel Söylemez (el la angla, "Amo estas taso da kokidsupo", 1994),
Mile Prpa ("Rego de l' leonoj", 1993 kaj "Elemento de l' elementoj", 1995),
Pero Čimbur ("Mi resanigis PPPetron", 1995),
Vesna Parun ("La bluoj" - poemaro, 1999).
Si kuntradukis la verkojn:
"Jugoslavio kaj ĝiaj popoloj" (1953),
"Kroatia poezio" (1983),
"Kantoj de l' silento" (de Zora Heide, 1984),
"Soifo" (de Ivo Andrić, 1988),
"Moderna bosnia-hercegovina novelo" (1989),
"Poemaro de kroatoj en Hungario" (1992),
"Izolulo" (poemoj de kroataj poetoj tradukitaj el Esperanto en dek kvin lingvojn, 1993),
"Antologio de kroataj unuaktaj dramoj" (1997),
"En tiu terura momento" (1998),
"Barkoj el akvo - elektitaj kroataj noveloj" (1998).

/ La Ondo de Esperanto 92
/Ordeno de verda plumo, 2006; Vikipedio 2011.


Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj