Nikolaj Afrikanoviĉ Borovkó
BOROVKO, Nikolaj Afrikanoviĉ.
1863-1913. Ruso; instruisto, ĵurnalisto, bibliotekisto. Naskiĝis en Zaslave (Volinio). Ricevis militedukon, sed estis arestita kaj ekzilita en Siberion, laboris kiel instruisto kaj ĵurnalisto. Lernis Esperanton en la ekzilo en 1889. Postekzile loĝis en Odeso, Peterburgo kaj en urbeto. Edziĝis al esperantistino Antonina Ĉajkovskaja. Aktivulo de la frua movado. Laŭ demando de Borovko en 1895 Zamenhof skribis al li leteron pri la deveno de Esperanto. Kunlaboris en "La Esperantisto" kaj "Lingvo Internacia", redaktis "Jarlibron Esperantistan" en 1897. Lia unua proza rakonto "Okazo" estas verkita verŝajne en 1891. Li estas la dua persono (post L.E. Meier) kiu verkis originalan rakontan prozon en Esperanto. Tradukis en 1895 La ŝtona gasto de Puŝkin. Tradukis aliajn rusajn beletraĵojn.
Verkoj:
/H Maier, La maŝino kiu kriis, 1995. Legu la novelon En la tombo
Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj |