Harold Brown
BROWN, Harold. 1925-2004. Anglo; ŝtata oficisto, artisto. Naskiĝis en Brighton. Ekde sia emeritiĝo en 1985 vivis en Svedio. Verkis teatraĵojn interalie por Jerzy Fornal. Kuntradukis (kun Kerstin Rohdin) du infanlibrojn de Astrid Lindgren: Emilo de Smolando, Fratoj Leonkoro. Verkis ankaŭ angle.
Verkoj:
Vagabondo (kun Peter Oliver, monodramo, 1992)
Eduko danĝera (dramoj, 1995)
Leteroj el Svedio (noveloj, 2003)
Reen al: Aŭtoroj Romanoj Noveloj/rakontoj Poemaroj Dramoj