Josef Burger

BURGER, Josef. 1881-1970. Sarlandano; karbministo. Lernis Esperanton en 1913. Abunde aperigis originalajn poemojn, precipe en laboristaj kaj SAT-gazetoj. Verkis kaj memeldonis germanlingvan lernolibron por infanoj (1926). En 1933 forlasis Germanujon.
Verkoj:
Rido sanigas (poemaro 1968)

Liaj poemoj aperas ankaŭ en Esperanta Antologio (1984) kaj Sub la signo de socia muzo (1987).

/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.



Reen al: Aŭtoroj - RomanojNoveloj/rakontoj - Poemaroj