Miquel Cases Martin
CASES MARTIN, Miquel
1863-?. Kataluno; urba oficisto, aktoro kaj teatro-direktoro ĉe amatoraj rondoj. Naskiĝis en Cartagena. Esperantisto de 1906. Prezidanto de Espero Kataluna, ĉefredaktoro de Tutmonda Espero, senlaca propagandisto, konstanta korespondanto de internacia Esperanto-gazetaro 1907-14. Aŭtoro de tri amuzaj broŝuroj: Unu fojon, Vivu Esperanto kaj Mistera krimo (1908-10).
Verkoj: Mistera krimo (unuakta komedieto, 1910) /Enciklopedio de Esperanto, 1934 Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj |