Tomasz Chmielik

CHMIELIK, Tomasz 1957. Polo; instruisto de la germana lingvo. Lernis Esperanton en 1972. Gvidas kursojn kaj prelegas en KC de La Chaux-de-Fonds kaj Poznana Universitato. Multe tradukas el la pola, germana, jida k.a. lingvoj., interalie konatajn verkojn kiel "La lada tambureto" de Günter Grass kaj "Ebono" de Ryszard Kapuściński. Faris multajn tradukojn ankoraŭ ne eldonitajn, interalie de Singer, Dürrenmatt, Kapuściński. Kunfondis eldonejon "LIBRO-MONDO" kiu eldonas interalie liajn tradukojn kaj la verkaron de Edmond Privat. Preparas doktoriĝon pri la vivo kaj verko de Privat.

/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
La Horloĝo (novelo, 2003)

Reen al: AŭtorojRomanojNoveloj/rakontojPoemarojDramoj