Cibulevskij, Dmitro Miĥajloviĉ
CIBULEVSKIJ, Dmitro Miĥajloviĉ. 1946. Ukrainiano; konstruinĝeniero, instruisto. Lernis Esperanton en 1963. Estrarano de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj 1979-89. Bicikle travojaĝis la iaman Sovetunion. Verkis pri biciklado kaj pri la Sovetia Esperantomovado. Liaj rakontoj aperas en "Monato" kaj aliaj revuoj.
/Ordeno de verda plumo, 2006
Verkoj:
Literaturaj provoj (poemoj kaj prozaĵoj, 1999)
Literaturaj provoj 2 (poemoj kaj prozaĵoj, 2001)
Perbicikle tra Eŭropo (2000)
En lando de vulkanoj (raporto pri perbicikla vojaĝo tra Kamĉatka duoninsulo, 2000)
Altajo monta kaj ebena (raporto pri perbicikla vojaĝo tra Altaja regiono, 2006)
Kurtaj rakontoj (2007)
Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj