Giorgi Ciklauri (Tiflisano)

CIKLAURI, Giorgi (pseŭdonime TIFLISANO, la nomo ankaŭ aperas kiel Ciklari kaj Ciskarauli). Mortis en 1914. Kartvelo. Vojaĝanto kaj revoluciulo. Naskiĝis en Gudamakari (Orienta Kartvelio). Kunlaboris en "La Revuo". Faris buŝan esperantigon de "Kavaliro en tigra felo", uzatan por traduko en la hungaran lingvon. Lia rakonto "Kiel mi pasigis Kristnaskon" aperas en Trezoro - la Esperanta novelarto (1989).

Verkoj:
Tra la mondo per Esperanto (1909-11)
Poemaro (1911)

/Enciklopedio de Esperanto, 1934
/Galerio de E-agantoj en Kartvelio

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj