Ĝong Sasop (Dan Tirinaro)

ĜONG Sasop (Dan Tirinaro). 1910-1944. Koreo. Studis juron en Kioto, francan literaturon en Tokio kaj en Francio en la 30aj jaroj. Lernis Esperanton fine de la 1920-aj jaroj en Hiroŝimo. Verkis poezion kiu esprimis malamon al kapitalismo, imperiismo kaj sociaj maljustaĵoj. El Francio li revenis al Koreio en 1939.
/ Revuo Esperanto 1129.
/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
La liberpoeto (originala poemaro, 1938)

Birdoj sen flugiloj (originala poemaro kun koreaj tradukoj, 1999)

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj