Christian Declerck

DECLERCK, Christian René Arthur. 1938. Belgo; instruisto pri lingvoj. Naskiĝis en Ostendo, Belgio, kie li vivis 25 jarojn. De 1964 vivas en Antverpeno. Lernis Esperanton ekde 1954. Komencis verki en la 1960-aj jaroj. Instruis Esperanton dum 27 jaroj. Sporade verkis kaj tradukis. Kunlaboris kun "Deck Dorval", vidu ĉe DOOREN, Frans van. Membro de eldona komisiono de FEL.

/Kazinski venas tro malfrue, 1987
/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
Adriaan Roland Holst: Dirdri kaj la filoj de Usnaĥ (tradukita romano 1988)
Ŝirpecoj (anstataŭ monumento) (Poemaro 1991)
Tarokoj kaj epokoj (membiografia romano 2002)
Spitaj - kiel hidrargo (romano 2008)
Kvin kverkoj kaj la sekvo (dokumenta romano 2019)

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj