Edwin de Kock
|
KOCK, Edwin de.
1930. Sudafrikano; lektoro pri la angla kaj afrikansa. Esperantisto de 1955, ekverkis poemojn samjare. Redaktoro de "Afrika Esperantisto" 1955-57 kaj de "Bona Espero" 1977-79, 1986-87. Verkis angle, Esperante kaj afrikanse. Instruis religion en Sudafriko, Suda Koreio kaj Usono. Vivas en Usono (Teksaso) de 1994, usona civitano de 2000. Fekunda Esperanta poeto. Ellaboris teorion pri la metriko. Kontribuis al "La nica literatura revuo", "Norda Prismo" k.a. revuoj. Premiita en la Belartaj Konkursoj. Akademiano.
/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
Verkoj: Liaj poemoj aperas ankaŭ en Esperanta Antologio (1984) kaj Sub la signo de socia muzo (1987). Legu poemojn de Edwin de Kock: Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj |
![]()
|