Vasilij Nikolajeviĉ Devjatnin

DEVJATNIN, Vasilij Nikolajeviĉ. 1862-1938. Ruso; instruisto de latina laj rusa literaturo. Naskiĝis kaj vivis infanaĝe en la Orlova regiono. Instruisto en Kievo kaj Vilno, helpanto de policestro en Vilno, poste kampara policestro. Junaĝe volapukisto; ekkonis esperanton en 1891. Kontribuis al la Fundamenta Krestomatio per versaĵoj originalaj kaj tradukitaj kaj per originala rakonto. Korespondanto, poste amiko de Zamenhof. Partoprenis la unuan UK kaj iĝis ano de la Lingva Komitato. Abunde tradukis el la rusa kaj germana lingvoj, kaj ankaŭ verkis originale. Estis kunlaboranto de pluraj gazetoj, inkluzive de "La Esperantisto" kaj "Ondo de Esperanto". Prezidanto de la moskva filio de REL. Profesie laboris en la movado 1911-1914 en Parizo kaj Germanio. Verkis lernolibrojn de Esperanto por rusoj. Gajnis literaturan premion ĉe la sepa UK en 1911. En 1911 fondis la unuan Esperantan teatrotrupon, "Zamenhofa Artista Adeptaro", per kiu li prezentis siajn verkojn originalajn kaj tradukitajn. Lia versa rakonto "Nevola mortiginto" estis prezentita jam en 1896. En 1912 piediris 42 tagojn al la oka UK en Krakovo. Arestita en Germanio survoje al la UK en Parizo 1914, militkaptito apud Lejpcigo ĝis 1918, dum kio li instruis Esperanton. En 1918-22 gvidis kursojn kaj organizis movadon en Leningrado, poste en Kievo.
Verkoj:
Nevola mortiginto (poemrakonto, 1896)
Plena verkaro (vol I-IV, 1906, 1908, 1911)
Artista Biblioteko Internacia (1910)
Unuaj Esperantaj satiroj (1912)
Propaganda piedvojaĝo al la oka (1912)
La urso (komedieto, 1925)

Tradukoj:
Lermontov: Demono (1894)
Puŝkin: Boris Godunov (1894-95)
Puŝkin: Poltava (1906)
Puŝkin: Ruslano kaj Ludmila (1906)
Gogol: Frenezulo (1910)
Karatygin: Uniformo (1910)
Ivan Krilov: Fabloj (1910)
Taras Ŝevĉenko: Katerino (1912)
Romanov: La reĝo judea (1914-15)

/D.V. Ĉeĥoviĉ, Literatura Mondo, 1931, p. 118.
/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Zofia Banet Fornalowa en Literatura Foiro 187.
/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964.
/Samideanoj, Sezonoj 2005.


Legu poemon de Devjatnin:
Velga

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj