Roman Dobrzyński

DOBRZYŃSKI, Roman. 1937. Polo; ĵurnalisto. Esperantisto de 1955. Movade aktiva nacie kaj internacie. Redaktoro de "Kontakto" 1968-70. Vicprezidanto de UEA 1989-92. 1973-2003 laboris ĉe la Pola Televido. Produktis aron da dokumentaj filmoj en kaj pri Esperanto. En 1995 li esperantigis la kurson de BBC "Mazi en Gondolando". Publikigis la libron "Zamenhof-strato" (2003) surbaze de intervjuoj kun Louis Zaleski-Zamenhof.

/Ordeno de verda plumo, 2006

Verko:
La nigra kokino. Miki. (Rakonto, 1960)


Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj