Ergoto de Bonaero (Adam Hrynkiewicz)

HRYNKIEWICZ, Adam, plumnomo: Ergoto de Bonaero. Aliaj pseŭdonimoj: Diego Selso, Adam Rink. 1931. Argentinano. Naskiĝis en Bonaero (Buenos Aires). Aŭtodidakte lernis Esperanton en 1959. Multe verkis kaj polemikadis en E-revuoj ghis 1994, kiam li emeritiĝis kaj ĉesis aktivi en la Esperanto-movado. En 1970 li gajnis premion 'NovaTalento' en la Belartaj Konkursoj de UEA. Dum unu jaro - post vojaĝo en Europo - en 1967 li restis en Londono por labori en la oficejo de la Brita E-Asocio. Multe verkis por The British Esperantist sub la plumnomo Adam Rink. Multon eldonis en sia ARGENTINA E-INSTITUTO. En: "Ekflorado ĉe Plata Rivero" (Argentina Esperanto-Instituto 1974) li donis ĉefajn informojn pri argentinaj E-verkistoj. En "Originala romanaro en Esperanto" (1968) li traktis E-romanojn dum 80 jaroj - ĝis 1986. Aperigis rakontojn en pluraj revuoj. Verkis lernilojn. Premiita en la Belartaj Konkursoj.

/Retmesaĝo de R. Sartor.
/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
La Ergoto de Ergoto (poemaro)
Kantetoj karnavalparadaj (1985)
Ergotado, versumado (pensoj 1989)
Tambur-eĥo (versaĵetoj 1989)


Reen al: Aŭtoroj - RomanojNoveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj