Reino Eriksson
ERIKSSON, Reino.
Naskiĝis en 1940 en Iisalmi, Finnlando. Magistro pri sociaj sciencoj, junaĝe ĵurnalisto, poste rektoro de popolaltlernejo kaj direktoro de Kultura Centro de Iisalmi. Lernis Esperanton en la komenco de la 1970aj jaroj, instruis la lingvon en la popolaltlernejo. Verkas en la finna kaj Esperanto, kontribuis al multaj gazetoj, finnaj kaj esperantaj.
De li aperis kvar poemaroj paralele en la finna kaj Esperanto. Esperantigis ortodoksan preĝan servon en 1994. Preskaŭ preta estas traduko de la tuta ortodoksa liturgio.
Verkoj: Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj
|