Frits Faulhaber

FAULHABER, Frederik Anthonius (Frits). 1893-1979. Nederlandano; dompentristo. Naskiĝis en Amsterdamo. Esperantisto de 1912. Propagandis en la armeo 1917-18. Aktivulo en la laborista Esperanto-movado. Redaktoro de "Arbeider Esperantist" 1927-34. Verkis aron da nederlandlingvaj kaj internaciaj Esperanto-lerniloj, interalie kurson por kursgvidantoj. Multe tradukis el la nederlanda. Akademiano.

/Enciklopedio de Esperanto, 1934
/Ordeno de verda plumo, 2006

Verko:
Faulhaber rakontas (1972)

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj