Miguel Fernández

FERNÁNDEZ MARTÍN, Miguel. 1950. Hispano. Naskiĝis en Granado, Andaluzio. Edukita pri solfeĝo kaj kanto-arto. Lernis Esperanton en 1981. Kunlaboras en "Fonto", "Heroldo", "Literatura Foiro", "Boletín" kaj aliaj revuoj kaj estis plurfoje premiita en la Belartaj Konkursoj kaj Internaciaj Floraj Ludoj. Ano de la "ibera grupo".

/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj:
Ibere libere (kun la Ibera grupo, poemoj 1993)
El miaj sonoraj soloj (poemoj 1996)
Ekstremoj (kun la Ibera grupo, noveloj 1997)
Sur la spuroj de Federico García Lorca (eseo)
La vorto kaj la vento (rakontoj 2016)
Rev-ene (poemoj 2018)

Federico García Lorca: Sanga nupto / La domo de Bernarda Alba (tradukitaj dramoj, 1987)
Guillermo Osorio: La blua hundo tradukita novelo)
Miguel Hernández: Poeto de l' popolo (tradukitaj poemoj, 1988)

Kontribuis al "La Deka logo" (2001).

Legu la novelon Du gardenioj.

Legu eseeton de István Ertl el 1996: LA IBERA SKOLO


Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj