Henriko Fischer-Galaţi

FISCHER-GALAŢI, Henriko. 1879-1960. Rumano; eldonisto kaj presisto en Bukureŝto; ĝis 1926 grandindustriisto. Naskiĝis en Galaţi. Esperantisto de 1902. Gvidis multajn kursojn, kunvenojn kaj kongresojn. Gvidanto de rumana Esperanto-movado. Redaktoro de "Rumana Gazeto Esperantista". Eldonis lernilojn kaj informilojn rumanajn. De 1908 ano de la Lingva Komitato. Fondis Esperanto-centron rumanan.
Verko:
La fabelo pri la granda turo kaj la malgranda doktoreto

/Enciklopedio de Esperanto, 1934
/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj