Roksano

ROKSANO. Verkista nomo de Jeanne Flourens. 1871-1928. Francino. Komercistino. Naskiĝis en Vias apud Montpeliero. Esperantistino de 1903. Iam tre aktiva gvidanta forto en la franca movado. Gvidis Esperanto-hejmon en Marsejlo. Verkis kaj tradukis el la franca artikolojn, romanon, teatraĵojn. Aktivis por la feminismo. Aktiva en la Esperantista Vagabonda Klubo (organizaĵo de artistoj) de 1907 kaj en la Esperanta Literatura Asocio. De 1910 ano de la Lingva Komitato.

El sia riĉa fantazio ŝi ĉerpis romantikajn - iom ekstremajn temojn. Ŝi verkis por la scenejo, ĉefe komediojn kun humanisma mesaĝo. Plurloke grupoj da esperantistoj surscenigis ŝiajn komediojn. Ŝia graveco estas notinda: ŝi havis larĝan horizonton kaj okupis sin pri problemoj - la virina egalrajto k.c. - kiuj ĝenerale ne tre incitis la fantazion de la tiutempaj Esperanto-verkistoj. Ŝi kontribuis al aro da Esperanto-gazetoj. Krom amasaj artikoloj - ankaŭ en la franca - ŝi eldonis:
Duonsurda (komedio 1907; 2a eld. 1922)
La fianĉiniĝo de Sovaĝulineto (dramo 1909; 2a eld. 1922)
La senlaca sinofero (noveloj 1911)
La morgaŭa virino (dialogo 1912)
Geedziĝopeto (komedio 1913)
Tradukis Mia onklino Tatiana Aleksandrovna de Tolstoj (1911).

/33 Rakontoj, Red. de Reto Rossetti kaj Ferenc Szilágyi. La Laguna: Régulo, 1964.
/Zofia Banet Fornalowa en Literatura Foiro 187.
/Enciklopedio de Esperanto, 1934, p. 141


Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj