Felikso Zamenhof

ZAMENHOF, Felikso (Fabian). Pseŭdonime "FeZ". 1868-1933. Rusia kaj Pollanda judo, frato de Lazaro Ludoviko; farmaciisto. Naskiĝis en Bjalistoko. Lernis Esperanton tuj en 1887. Pioniro de Esperanta literaturo: verkis artikolojn, poemojn, prozaĵojn, teatraĵojn en Esperanto-gazetoj. Verkis pollingve pri farmaciaj temoj kaj por la juda orfejo de Janusz Korczak, al kiu li multe helpis. Aktivis en la Varsovia Esperanto-societo Konkordo. Aktoris kaj paroladis en UK-oj.

Feliks', Leono: frata duo,
Poetaj fratoj Zamenhofaj.
El la armeo de l' "Malnovaj",
Sed pretaj al la ĉiam-pluo.

Entuziasmaj pri artĝuo,
Du kuracistoj filozofaj,
Feliks', Leono: frata duo,
Poetaj fratoj Zamenhofaj.

Felikso (Fez) en La Revuo
Brilis per versoj rapidstrofaj,
Leon' tradukas en lertmovaj
Ritmoj de l' arta verskonstruo

Feliks', Leono: frata duo.

/ Kálmán Kalocsay, Rimportretoj.

Verkoj:
Verkoj de FeZ (Plena verkaro, 1935)

/Zofia Banet-Fornalowa: La familio Zamenhof, 2000

Liaj poemoj aperas ankaŭ en Esperanta Antologio (1984).

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj