Gafur Gazizi

GAZIZI, Gafur. Baŝkiro. Li naskiĝis en 1958 en Baŝkortostano. Esperantisto ekde 1973. Ekverkis en esperanto ekde 1978 kiel soldato en la Soveta Armeo laŭ instigo de Jaan Ojalo, tiam redaktoro de "Amikeco". En 1986 ĉe la eldonejo Sezonoj aperis lia originala poemaro Zigzage. Dek jarojn poste liaj poemoj estis eldonitaj en la kolektiva poemaro Kvarteto (1996). Intertempe poemoj, recenzoj kaj polemikaĵoj de Gazizi aperis en pluraj periodaĵoj, interalie en "La Ondo de Esperanto", "Ruslanda Esperantisto", "Literatura Foiro" kaj "Fonto".

Verkoj:
Zigzage (originala poemaro, 1986)
Kvarteto (kun Ĉaldajev, Kris, Lozgaĉev, originala poemaro, 1996)

/ La Ondo de Esperanto.

Legu eseeton de István Ertl el 1996: LA "RUSA" KONTRIBUO


Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj