Mikaelo Giŝpling
GIŜPLING, Miĥail Jakovleviĉ. 1924-2017.
Naskiĝis en Irkutsk. Profesie li estis
inĝeniero-kemiisto. En Moskvo konstante loĝis ekde 1943, en 1998
transloĝiĝis al Jerusalemo. En 1943 li aŭtodidakte lernis Esperanton laŭ lernolibro de A. Saĥarov, sed ekaktivis fine de 1950-aj, kiam en Sovetio renaskiĝis Esperanto-movado. En 1958-59 li fariĝis prezidanto de moskva E-klubo Fajrero. Tamen en 1960-aj li por preskaŭ 30 jaroj kabeis, kaj konservis nur malmultajn rilatojn kun amikoj-esperantistoj. Giŝpling revenis al Esperantujo nur en 1990, kaj tiam li komencis esperantigi rusajn poemojn, kaj en 1991 - verki originale. Li estas premiita en la Belartaj Konkursoj. Liaj poemoj aperadis en Monato, La Ondo de Esperanto, Scienco kaj Kulturo. Kaj jam en 1994 Flandra Esperanto-Ligo eldonis en serio Stafeto (n-ro19) lian unuan libron El sisma zono, la dua - Eola harpo estis eldonita en 1999. Verkoj: El sisma zono (poemaro, 1994) Eola harpo (poemaro, 1999) Tie ĉi tie (poemaro, 2003) Vespere (poemaro, 2008) /Nikolao Gudskov, 2002. Legu artikolon de Baldur Ragnarsson, origine en Juna amiko 2013:
Legu poemon de Mikaelo Giŝpling: Spektu 15-minutan filmon de Gian Piero Savio pri Mikaelo Giŝpling (kun intervjuo): Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj |
|