Bernard Golden

GOLDEN, Bernard. 1925-2008. Usonano loĝanta en Hungario; arkeologo. Naskiĝis en Newark, Novĵerzejo, Usono. Studis antropologion kaj arkeologion en Novjorko. Lernis Esperanton en 1946. Edziĝis al hungarino kaj ekloĝis en Hungario en 1971. Patro de du filoj denaske esperanto-parolantaj. Akademiano. Beletra kaj faka verkado en Esperanto. Provizis Esperanto-terminologion por "Dictionarium Museologicum", 1986. Plurfoje premiita en la Belartaj Konkursoj. Majstro de Internaciaj Floraj Ludoj. Aŭtoro de pli ol 3 000 artikoloj, studaĵoj, recenzoj, beletraĵoj kaj tradukaĵoj en multaj esperantaj periodaĵoj dise en la mondo. Jen kompleta indekso en formo de excel-dosiero.

/Propra ttt-paĝo. /Ordeno de verda plumo, 2006



Verkoj:
Hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ (novelaro, 1982)
Bestoj kaj homoj (novelaro, 1986)
Sango, sekso kaj scienco (novelaro, 1993)
Infero en aŭtuno ("romaneto", 1993)
Ŝamanoj en la kosmo ("romaneto", 1994)
Antaŭ la kulisoj (teatraĵoj, 1994)

Noveloj aperis en Sferoj 3 kaj 6 (1988), Trezoro - la Esperanta novelarto (1989) kaj "Tempo fuĝas" (1995).

Reen al: AŭtorojRomanojNoveloj/rakontojPoemarojDramoj