Albert Goodheir

GOODHEIR, Albert. 1912-1995. Denaske nederlandano (Goedheer), vivis en Britio; medicinisto, verkisto, doktoro pri filozofio. Naskiĝis en Utrecht, vivis infanaĝe en Amsterdamo. Dum la dua mondmilito li partoprenis en la nederlanda rezista movado, serĉante sekurajn kaŝejojn por judoj. Esperantisto de 1967. Sekretario de loka E-societo; redaktoro de "Esperanto en Skotlando". Akademiano 1979-89, akademia sekretario 1979-82. Eldonisto sub la marko "Kardo". Premiita en la Belartaj Konkursoj. Verkis poezion kaj eseojn, tradukis poezion kaj prozon. Li redaktis la duan parton (1800-1960) de Angla antologio (1987).

/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
/Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, 2002
/Ordeno de verda plumo, 2006; Vikipedio 2011.

Verkoj:

Merlo sur menhiro (poemaro, 1974, 1979)
Fondita sur roko (eseo pri Spinozo, 1977)
Lingvo kaj logiko (eseo, 1977)
Nia kultura heredaĵo kaj Esperanto (prelego, 1978)
Religia toleremo kaj maltoleremo (prelego, 1980)
Enlumiĝo (poemaro, 1987)
Nordmara duopo : elektitaj poemoj (kun Rejna de Jong, 1994)


Tradukoj:

Eŭripido: Bakĥantinoj (traduko, 1975)
Stevenson: Forkaptita (traduko, 1976)
Stevenson: D-ro Jekyll kaj s-ro Hyde (traduko, 1980)
Brian Merriman: La noktmeza kortumo (traduko, 1980)
Baladoj el Asante (traduko, 1981)
Platono: Apologio de Sokrato kaj Kritono (traduko, 1981)
Esĥilo: Prometeo ligita (traduko, 1982)
Boethius: Konsolo de la filozofio (traduko, 1984)
Eŭripido: Trojaninoj kaj Ifigenia en Taŭrido (traduko, 1985)
John M. Synge: La petolulo de la okcidenta mondo (traduko, 1989)

Liaj poemoj aperas ankaŭ en Esperanta Antologio (1984) kaj Sub la signo de socia muzo (1987).

Legu artikolon de Baldur Ragnarsson, origine en Juna amiko 2014:
Albert Goodheir (1912-1995)

Legu poemon de Albert Goodheir:
Dek vintraj strofoj

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj