Ante Grgurina

GRGURINA Ante.

1877-1957. Kroato; kuracisto. Naskiĝis en Rukavac apud Opatija. Esperantistiĝis en la jaro 1928. Studis medicinon en Graz (Aŭstrio). Docento de Zagreba medicina fakultato, sed tie restis nelonge kaj translokiĝis al Opatija kie li laboris kiel kuracisto. Li verkis kolekton da rakontoj kiuj aperis sub la titolo "Ĉe doktoro" (1958).

/Josip Pleadin: "Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj" (2002).

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj