Asen Grigorov (Marin Ljubin)
GRIGOROV, Asen ; pseŭdonime LJUBIN, Marin.
1903-1985. Bulgaro; ĵurnalisto, poŝtoficisto. Naskiĝis en Sofio. Studis slavan filologion en Sovetunio. Esperantisto de 1921, ekverkis poemojn en 1924. Tre aktiva en la bulgara laborista movado; membro de Internacia Asocio de Revoluciaj Esperanto-Verkistoj. Malliberigita 1941-44. En la malliberejo organizis eldonon de Esperanto-gazeto. Dum mallonga periodo de 1945 sekretario de la ĉefministro Georgi Dimitrov. Ĉefredaktoro de kelkaj Esperanto-gazetoj, interalie 1945-49 de la danublanda revuo "Internacia kulturo", kaj 1958-69 de "Nuntempa Bulgario". Verkis poezion, lernolibrojn kaj vortarojn, tradukis poezion kaj prozon.
/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
Verkoj (sub la nomo Marin Ljubin): Liaj verkoj aperas ankaŭ en Esperanta Antologio (1984), Sub la signo de socia muzo (1987) kaj Trezoro - la Esperanta novelarto (1989).
Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj |