Paul Gubbins

GUBBINS, Paul. 1949. Brito; lingvoinstruisto, ĵurnalisto. Naskiĝis en Southport. Esperantisto de 1984, komencis verki Esperante en 1986. Verkis teatraĵojn, rakontojn kaj eseojn. Instruis Esperanton en pluraj landoj. De 1992 organizas la kursojn en Barlaston. Verkis vidbendan kurson Esperanto - pasporto al la tuta mondo. Produktis Esperantajn KD kaj DVD. Multfoje premiita (interalie pro teatraĵoj) en la Belartaj Konkursoj de UEA, kaj de 2005 estas juĝanto en tiu branĉo. Kontribuis al pluraj Esperanto-gazetoj, interalie "Fonto", "Monato", "Literatura Foiro".

/Ordeno de verda plumo, 2006


Verkoj:
Kunvojaĝu. (lernolibro, 1993)
Konto de l' vivo. (teatraĵoj 1998)
Heksakloro unu komo tri. (teatraĵo 2005)
La duonokulvitro. (DVD-filmo 2005 laŭ monologo de Aŭgusto Baissac el 1905)

/

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj