Salvador Gumà i Clavell

GUMÀ I CLAVELL, Salvador. 1901-2003. Kataluno; manlaboristo, poste estro de restoracio. Naskiĝis en la vilaĝeto Alcover. Loĝante en Barcelono li lernis Esperanton 16-jara. Dum la junaĝa soldatservo li fuĝis en Francion por eviti esti sendita en Afrikon. En Parizo, dum la 1920-aj jaroj, li aktivis en SAT. Revenis al Katalunio dum la Hispana respubliko. Dum nelonge li estis malliberigita post la venko de faŝismo. Li instruis Esperanton, prelegis, estis ĵuriano de la Internaciaj Floraj Ludoj. Premiito en la Belartaj Konkursoj de 1960.

/Kataluna Esperantisto n-ro 326, 2003.

Verko:
Kiam floras la timianoj (prozo kaj poezio originalaj, 2001)

Reen al: AŭtorojRomanojNoveloj/rakontojPoemarojDramoj