Miguel Gutiérrez (Liven Dek)

GUTIÉRREZ ADÚRIZ, Miguel (Aŭtora nomo Liven Dek). 1950. Hispano, kemia inĝeniero. Naskiĝis en Kantabrio, norda Hispanio. Lernis Esperanton 19jara. Eldonas la scienc-fikciajn seriojn Sferoj, Orbito nula kaj Future. Redaktoro de "Boletín". Kunlaboras en pluraj revuoj kaj gajnis premiojn en literaturaj konkursoj. Verkis lernolibron por hispanlingvanoj. Plumnomo ankaŭ "María Zocato Diez". Akademiano.

Verkoj:
Ibere libere (kun la Ibera grupo, poemoj 1993)
Ekstremoj (kun la Ibera grupo, noveloj 1997)
Ana María Matute: La stultaj infanoj (tradukita infanlibro, 1988)
Astura bukedo (kun de Diego, Camacho, tradukita literaturo, 1988)

Juan Ramón Jiménez: Platero kaj mi (2009)
Ne ekzistas verdaj steloj (mikronoveloj 2012)

Kontribuis al "Mondoj" (2001), pluraj numeroj de "Sferoj", "La Deka logo" (2001) kaj Samideanoj (satiroj, 2006).

/ La deka logo, 2003; Vikipedio 2011.

Legu eseeton de István Ertl el 1996: LA IBERA SKOLO


Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemoj - Dramoj