Marie Hankel

HANKEL, Marie 1844-1929. Germanino; sekretariino. Naskiĝis en Schwerin. Fraŭlina nomo: Dippe. Lernis Esperanton en 1905, dediĉis sin tute al la Esperanto-movado. Gvidis lokan grupon en Dresden, kunorganizis la 4an UK en Dresden 1908. Reĝino de la Internaciaj Floraj Ludoj de 1909. Fondinto kaj prezidinto de Esperantista Literatura Asocio. Ano de la Lingva Komitato. Aperigis multajn versaĵojn en la Esperanta gazetaro. Verkis ankaŭ komediojn prezentatajn en la UK 1908.
"Marie Hankel estas la unua Esperanto-poetino, portanta siajn modestajn sablerojn en la trezorujon de la originala poezio. Ŝiaj poemoj respegulas amon kaj entuziasmon al la verda stelo, same atestas pri idealismo kaj meditemo".
/Hilda Dresen.


Verkoj:
La simbolo de l' amo
Tri unuaktaj komedioj (1908)
Sableroj (poezio kaj prozo, 1911)

/Enciklopedio de Esperanto, 1934

Ŝiaj poemoj aperas ankaŭ en Esperanta Antologio (1984).

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj