Zora Heide

HEIDE (Vinceljak) Zora.

1924. Kroatino; laboratoria teknikisto, verkisto. Lernis Esperanton de sia patro jam infanaĝe. Naskiĝis en Levinovac apud Virovitica. Ŝi komencis studi ĉe la zagreba Jura fakultato, sed devis interrompi la studadon kaj en 1948 per diplomo de laboratoria teknikisto ricevis postenon en Zagreb ĉe la Urba Higiena Instituto kie ŝi laboris kiel laboratoria teknikisto ĝis 1960, kiam ŝi edziniĝis al dana samideano kaj translokiĝis al Danio. Tie ŝi laboris kiel laboratoria teknikisto en diversaj kopenhagaj laboratorioj kaj fininte dujaran pedagogian kurson ŝi instruis Esperanton kaj la kroatan en vesperlernejo. Komence de 1979 ŝi translokiĝis al Svedio kaj laboris en sia fako en hospitala laboratorio apud Stockholm. Komence de 1993 ŝi translokiĝis al Islando kie ŝi povis sin dediĉi nur al la literatura agado. En 1999 ŝi revenis al Zagreb. Aktiviĝis en la Fervojista Esperanto-societo en Zagreb en 1953 kie ŝi instruis Esperanton kaj kunredaktis la fervojistan periodaĵon. Debutis en "Norda Prismo" per la poemo "Enigmo" en 1964. Ŝi ricevis plurajn premiojn ĉe diversaj naciaj kaj internaciaj literaturaj konkursoj, interalie en Internaciaj floraj ludoj en 1978, 1979, 1980 kaj en la belartaj konkursoj "Liro-2000" (Jekaterinburg, Rusio) en la branĉo originala prozo. Reprezentita en kelkaj Esperantaj antologioj, kiel "La verda relo" (beletra antologio pri la fervojo, 1982), "Sub la signo de socia muzo" (1987), "Trezoro 1-2 (la Esperanta novelarto)" (1989), "Kroatia Esperanta Poemaro" (1991). En nacilingvaj antologioj ŝi partoprenis kiel elmigrinta verkisto: en Svedio svede kaj en Kroatio kroate. Ŝiaj tradukitaj verkoj aperis en kroataj, danaj, svedaj kaj islandaj periodaĵoj.

Kiel sonlibro aperis en 1984 "Etulaj aventuroj" (kun voĉo de Zora Heide), ankaŭ en sveda kaj kroata eldonoj. Tradukis al Esperanto verkojn el pluraj lingvoj kaj estis unu el la tradukintoj de "Kroata poezio" (antologio, Zagreb, 1983) kaj "En tiu terura momento" (antologio de nuntempa kroata milita liriko, Zagreb, 1998). Verkis recenzojn pri Esperantaj kaj kroataj libroj kaj estis ano de kelkaj juĝkomisionoj. Kunlaboris en "Norda Prismo", "Oomoto", "The Britiŝ Esperantist", "Eho", "La Praktiko", "Esperanto", "Voĉo", "Literatura Foiro", "Hungara vivo", "Heroldo de Esperanto", "Sennaciulo", "Monato", "Fonto", "El Popola Ĉinio", "Kancerkliniko" kaj aliaj. Ricevis stipendion de Sveda verkista asocio en 1982. Estis membro de Dana kaj Sveda Verkistaj Asocioj.

Verkoj:

"Ni, homoj" (noveloj, 1970)
"Ni komedietas" (1971)
"Etulaj aventuroj" (noveloj, 1983)
"Spuroj de l' doloro" (poemoj, 1984)
"Kantoj de l' silento" (1984)
"Groteskaj dialogoj" (1985)

Kontribuis al "Mondoj" (2001).

/Josip Pleadin: "Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj" (2002).

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj