Vicente Inglada
INGLADA, Vicente
1879-1949. Hispano; staba vickolonelo, profesoro en militista lernejo. Naskiĝis en Alicante. Direktoro de sismologia observatorio. Membro de hispanaj akademioj de scienco. Multaj fakaj verkoj. Esperantisto de 1899. En 1903 kunfondis kaj multjare redaktis la unuan hispanan Esperanto-gazeton, "La Suno Hispana". Verkis lernolibrojn kaj vortarojn. Gvidis kursojn. Ano de la Lingva Komitato, akademiano de 1910. Verkis originalajn poemojn, kunlaboris en pluraj Esperanto-revuoj. Multe tradukis, i.a. verkojn de Benavente.
Verkoj: Edziĝo malaranĝita aŭ terura nekompreniĝo (dialogo, 1907) Prozo kaj versoj En la Barcelona kongreso /Enciklopedio de Esperanto, 1934 /Courtinat: Historio de Esperanto, 1964 Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj |
|