Itô Saburô
ITÔ Saburô.
1902-1969. Japano; soci-sciencisto. Naskiĝis en fama familio en Okayama. Esperantisto de 1916, SAT-ano de 1921. Gvidanto de japana laborista Esperanto-movado. Pseŭdonimo "I.U." Originala Esperanto-poeto. Tradukinto de ĉinaj kaj japanaj klasikaj poemoj. Kontribuis al multaj gazetoj. Verkis Esperanto-kurson kaj aliajn verkojn japane.
/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.
Verkoj: Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj
|